← Reen al A

PIV · 301

akci¹o

akci1o £
Frakcio de la kapitalo de financa societo aŭ industria entrepreno, kies posedo rajtigas partopreni en ĝiaj proprietaĵoj k en ĝiaj profitoj.
Atesto pri tia partopreno, valorpapero: ordinara akcio; fondinta akcio Z (subskribita jam ĉe la fondo de la kompanio k rajtiganta je apartaj avantaĝoj); prefera, privilegia Z akcio (donanta privilegion aŭ en la decidoj, aŭ en la elektoj aŭ en la profitoj); akcio je montranto, je nomo.
akcia. Karakterizata de akcioj: akcia kompanio.
akciano Z, akciulo. Posedanto de unu aŭ pluraj akcioj en akcia kompanio.