PIV 2026 · Artikolo 300

akcesora

Litero A

akcesora
1 akompananta sed ne necesa; neĉefa, kroma: akcesora demando akcesora profito GEOL akcesora mineralo
2 helpa, kvankam malpli grava ol io alia: akcesora defendaĵo MEDI akcesora nervo la dek-unua paro de la kraniaj nervoj nervus accessorius ➞ flanka, suplementa.
akcesoraĵo objekto, ilo, meblo k.s. ne nepre necesa, sed oportuna por iu agado: akcesoraĵoj por prezentado ➞ rekvizito akcesoraĵoj de filatelisto ekz. albumo, lupeo ktp ➞ ilaro, uzaĵo.