PIV 2026 · Artikolo 13320

rekvizito

Litero R

rekvizito SPEK objekto (meblo, ilo k.c.) necesa por plenumado de iu sceno: la ponardo estas rekvizito de multaj dramoj
rekvizitisto persono, kiu prizorgas la akiron aŭ pretigadon de ĉiuj objektoj, mebloj k.s. necesaj por la prezentado de teatraĵo.