PIV 2020 · 299
★akcept/i
★akcept/i (tr)
1 (iu ion) Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: akcepti monon, rekompencon, ordenon; ĉu bonon ni akceptu de Dio k malbonon ni ne akceptu? X ; akceptu mian plej koran dankon Z, mian funebran saluton! Z. Rim. akcepti diferencas de ricevi per tio, ke ĝi montras la manieron de la ricevo, la sintenon de la ricevanto.
2 (iu iun) Lasi eniri en sian domon, hejmon ks: la malfeliĉa knabino, trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, mortis en arbaro Z; komunumo, kiu akceptas en sin tutajn amasojn da forkurintoj Z; nun tiu sama ĉambrego akceptas la reprezentantojn de la mondo E-ista Z; (speciale pri instru-institucio) en la gimnaziojn k en la universitatojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de difinita procento Z; se mia filo volas eniri en la trian klason, […] li estos certe akceptita Z. ☞ enlasi.
3 (iu iun) Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto ks: dece Z, malbone Z akcepti iun; oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo Z ; la lando, kiu gastame nin akceptis Z; neniu forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj Z.
4 (iu ion) Konsenti pri io, aprobe allasi: mi atentigis lin, ke li ne havas la rajton ion akcepti en la nomo de la E-istoj Z; akcepti proponon Z, Deklaracion Z, projekton Z, postulojn Z, rolon Z; akcepti la batalon; ili postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj Z; ia propono por tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita Z; garantio, ke ĝiaj decidoj estos sendispute akceptitaj de ĉiuj Z; la Deklaracio estis unuanime akceptita en la Bulonja Kongreso Z; tian vorton estas akceptite uzi tiel, k tial ni devas ĝin uzi tiel Z; komune akceptata opinio Z, teksto.
5 (io, iu ion) Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ: la lingvo devas akcepti definitivan porĉiaman formon Z; la pola lingvo akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo Z; por respondi al la demando kien, la vortoj akceptas la finiĝon de l’ akuzativo Z; regulo, kiu akceptas multajn esceptojn; ili akceptis plej diversajn formojn Z; la okuloj akceptis esprimon de prudento k memkonscio Z. ☞ ricevi.
6 ✉ Devontigi sin pagi: akcepti kambion; (f) vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indon Z.
akcepta. Esprimanta akcepton: akcepta saluto Z; la akceptaj ceremonioj.
akcepto. Ago de tiu, kiu akceptas:
1 la akcepto de posteno trudas devojn;
2, 3 akcepto de gastiganto al gasto, de gasto far gastiganto; fari Z, aranĝi Z, pretigi Z, prepari Z akcepton al iu, por iu; varma akcepto;
4 la akcepto de la projekto faros al mi ian agrablaĵon Z;
6 akcepto de kambio (ago, per kiu la tratato subskribas sur la kambio deklaron, ke li plenumos la pagordonon faritan de la tratanto); blanka akcepto (de kambio, sur kiu la sumo estas ankoraŭ ne menciita).
akceptadi. Regule, konstante akcepti: s-ino X akceptadas ĉiun ĵaŭdon.
akceptanto
2 Ⓚ Substanco, kiu akceptas alian substancon aŭ akceptas elektronojn: en histoj troviĝas oksigenakceptantoj; elektronakceptanto.
akceptebla. Tia, ke ĝi povas esti akceptita: ĉu principe ĝi trovas, ke la enkonduko de tabelo de neologismoj estas nun akceptebla? Z; se mi trovos vian proponon akceptebla por mi […] Z; neakceptebla kondiĉo; la akceptebleco aŭ neakceptebleco de via nobla propono dependos de tio, ĉu […] Z.
akceptejo. Loko, ĉambro, kie oni akceptadas vizitantojn: akceptejo de kuracisto, de kongreso.
malakcepti. Rifuzi.