← Reen al R

PIV · 13460

★rifuz/i

rifuz/i (tr)
Ne voli akcepti ion donatan aŭ proponatan: rifuzi cigaron, inviton al tagmanĝo; rifuzi ĉian helpon eĉ de amiko; rifuzi postenon; (analoge) mi ordonis, ke ŝi leterojn ne akceptu, nek donacojn, k li, nun rifuzita, perdis la dormon Z.
Ne voli doni ion petitan: du aferojn mi petis de Vi, ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos X; li neniam rifuzis al mi sian helpon Z; rifuzi al iu krediton B, obeon; ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? X; nenie sur la tero al fremdulo tiela peto estas rifuzata Z; mi proponis mian poemon al pluraj eldonistoj, k ĝi estis unuanime rifuzita.
Ne voli fari ion: mi rifuzas humiliĝi Z; mi rifuzis nur akcepti tion, kion mi ne proponis Z; li rifuzis aŭskulti min; (f) miaj piedoj rifuzas plu min porti Z.
(ark.) Rezigni: la aŭtoro rifuzis ĉiujn personajn rajtojn rilate tiun lingvon Z; regno enprenas en sin diversajn familiojn, devigante neniun el ili rifuzi siajn apartajn tradiciojn Z.
rifuzo. Ago k vortoj de tiu, kiu rifuzas: ĉi tiu demando, farita per tono seka k malvarma, havis la saman signifon, kiel klara rifuzo Z; ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon Z; postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas Z; rifuzo de iu al iu pri io; la interesoj de l’ afero postulas lian rifuzon fari tuj gravan vortaron Z.
rifuza. Montranta rifuzon: rifuza gesto; mi respondos al ili rifuze Z.
rifuziĝi (ark.) Rezigni: la ideo de lingvo internacia estas tro altiranta, por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi Z.
forrifuzi
Malrekoni, malkonfesi: neniu povas forrifuzi sian parencecon Z.
Rezigni k forĵeti: forte mi dezirus forrifuzi tiun tro turmentan rolon Z; forrifuzi ĉiujn profitojn Z.