← Reen al R

PIV · 13459

★rifuĝ/i

rifuĝ/i (ntr) Serĉi ie aŭ ĉe iu protekton kontraŭ danĝero, persekuto, malfacilaĵoj: rifuĝi en eksterlando dum revolucio B; la banditoj postsekvis lin, sed li rifuĝis en policejo; de la tentoj de la vivo ŝi rifuĝis en monaĥinejo; la infano rifuĝis apud la patrino; per tima salt’ rifuĝis nun de sia reĝo la popol’ (de l’ ranoj) K; (f) kiu kutimas ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi Z (kontraŭ la kritikoj); mi rifuĝas en la Budho, en la Darmo k en la Komunumo (kredkonfeso); al Vi mi rifuĝas X; sub liaj flugiloj vi rifuĝos X. fuĝi, saviĝi. Rim. Oni ne uzu rifuĝi en la signifo de forkuri.
rifuĝo. Protekto, ŝirmo kiun oni serĉas ie aŭ ĉe iu: la rabistoj trovis ĉe ni rifuĝon Z; oni donis al ili la urbojn de rifuĝo X; granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas Z (pro indiferenteco); (f) lasu min havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj X; vi estis por mi defendo k rifuĝo en la tago de mia malfeliĉo X. azilo, haveno, oazo.
rifuĝejo
Loko, kie oni rifuĝas: en via dom’ mi trovis rifuĝejon Z; David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon X; (f) Li estos rifuĝejo por siaj infanoj X.
Azilo por senhavuloj, senfamiliaj infanoj ks: la knabineton oni akceptis en rifuĝejon Z.
Terspaco, en kiu biocenozoj rifuĝas okaze de drasta klimata ŝanĝiĝo, ĉar ili povas tie pluvivi: Mediteraneaj landoj estis rifuĝejo por mezvarmejaj bestoj k plantoj dum glaciepokoj.  relikvo 2.
Ŝirmejo, aranĝita en la altaj montoj por la sportistoj.
Iom elstara loketo, ĉirkaŭita de ŝtonbordero, sur mezo de urba ŝoseo, por faciligi al la piedirantoj la transpason.
rifuĝinto
Persono de fremda lando, rifuĝinta pro politikaj aŭ religiaj persekutoj.
Persono de alia regiono, forkurinta antaŭ la militdanĝeroj. deloki, deporti, ekzili.