PIV 2026 · Artikolo 9533
★loko
Derivaĵoj en la artikolo 53
- loka
- loki
- lokad/o
- lokar/o
- loket/o
- lokiĝ/i
- lokiĝ/o
- lokum/i
- aliloka
- aliloke
- banloko
- celloko
- deloki
- delokad/o
- delokad/o de bros/o
- delokiĝ/i
- delokiĝ/o
- disloki
- dislokiĝ/i
- dislokiĝ/o
- dorm/oloko
- fajr/oloko
- fleks/oloko
- genloko
- hav/i loko/n
- kap1oloko
- krucloko
- kuracloko
- kuŝ1loko
- laboroloko
- loĝoloko
- mank/oloko
- mankloko
- misloki
- nask1/iĝoloko
- nask1/oloko
- park2loko
- presloko
- reloki
- serv/oloko
- sidloko
- starloko
- stretloko
- surloka
- surloke
- ŝparloki
- ŝutloko
- tomb/oloko
- transloki
- translokiĝ/i
- translokiĝ/o
- unuloka
- veld/oloko
★ loko
1 difinita parto de spaco, kie troviĝas persono aŭ objekto, aŭ kie okazas ago: la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta MT serĉu lin en alia loko Z montru al ni la lokon Z ĉio staris ankoraŭ sur la sama loko, kiel antaŭe Z iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko FE li havas la kapon sur ĝusta loko remeti libron sur ĝian lokon mankas jam loko MT ni ne disponas sufiĉan lokon por publikigi vian versaĵon troviĝi sur la loko mem de la akcidento ne restas loko por ia dubo la agado havas lokon en Elsinoro Z la loko de agado estas antaŭ la domo de Georgo Dandin Z
2 difinita parto de spaco, kie oni haltas, loĝas, laboras k.s.: mi saltadis la tutan tagon de loko al loko FE loko sub la suno Z tio estas la loko de mia laborado li ne plu revenas en sian domon;Lia loko ne plu rekonos lin MT ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon la urbon ? MT ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon vojaĝi, princo? Z loĝi en montara loko tiu ĉi ĝardeno estas amata loko de birdoj Z sur ĉiu alta loko kultejo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino MT la Sanktaj Lokoj kie vivis fondintoj de religioj
(figurasence)estas tie ĉi ne la ĝusta loko por tion priparoli ĉio dependas de la tempo, de la tono kaj de la loko Z
3 difinita parto de spaco rezervita al iu ĉe ceremonio, festeno, en socio k.s.: mi ankaŭ lokon sur la tero okupas Z kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu Z kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas Z modestan lokon elektu Z sur la loko de eminentuloj ne stariĝu MT estos ĉiam por vi loko ĉe mia tablo ne beligas loko homon, sed homo la lokon Z la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj homaranoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj Z returni iun sur lian lokon okupi en la socio lokon de laboristino Z se mi estus sur via loko, mi konsilus Z mi sur via loko volonte forrifuzus Z havi varman lokon proprasence: ĉe la fajro; figurasence: profitan oficon Z
4 difinita parto, kiun oni konsideras en objekto aŭ tutaĵo: li grimpis ĝis la plej alta loko de la arbo mi elflugis de tie en la plej profundan lokon de la rivereto Z ŝi ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto FE kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l’ loko Z
5 difinita parto, kiun oni konsideras en la homa korpo: se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastiĝis sur la haŭto MT vundan lokon protektis, alian difektis Z piki al iu la vundan lokon Z al loko dolora ni manon etendas Z
6 difinita parto, kiun oni konsideras en teksto, libro, filmo k.s.: traleginte tre atente la lokojn de la letero, kiujn Vi signis per ruĝa krajono Z kiun lokon mi legu al vi? Z vi komencis traduki unu lokon el «La Rabistoj» Z nur en unu loko mi devis uzi «registreto» anstataŭ Z
1 loko estas ofte uzata en kunmetaĵoj kun la senco aŭ de vilaĝo, urbo (banloko, kuracloko, loĝloko, naskiĝloko) aŭ de spaceto en domo aŭ vagono (dormoloko, fajroloko, kuŝloko, sidloko, starloko).
loka speciala al unu loko; ne transiranta la limojn de iu loko: la lokaj gazetoj la lokaj kutimoj la loka esperantista movado la loka komitato loka anestezo loka koloro en historio, filmo, dramo k.s.
loki tr meti ion en iun lokon; trovi lokon por iu aŭ io: Li lokis antaŭ la ĝardeno la kerubon MT ĉiujn objektojn ili lokis sur du ŝarĝveturiloj Z ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn Z Stella preterglitis tien kaj lokis sin post la piano loki la gastojn ĉe la tablo loki keston en la ĉambro B se vi povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam Z vorto mallerte lokita en la frazo
lokado ag(ad)o loki.
lokaro MATE la aro de ĉiuj punktoj, kiuj plenumas donitan kondiĉon.
loketo malgranda loko: nenie sur la tuta vojo oni vidis ian ombran loketon Z en ĝi lia koro troviĝis neokupita loketo Z
lokiĝi preni aŭ ricevi difinitan lokon: mi lokiĝis inter la aŭskultantaro CRo postpozicioj, kiuj lokiĝas ne antaŭ, sed post la vortoj ABl/ELe metastazoj povas lokiĝi en iu ajn punkto de la organismo
lokiĝo MEDI punkto, kie patologia procezo lokiĝis: cerba lokiĝo de hidatida kisto hepata lokiĝo de hidatida kisto
lokumi FIZIlimigi ion al malvasta regiono: lokumita perturbo lokumita ondo
aliloka estanta aŭ okazanta en alia loko: aliloka ĉielo estas sama ĉielo Z tiu simpozio kunveninta en Israel verdire ne estas la unua tiutema sciencista konferenco. Antaŭis ĝin kelkaj kunvenoj alilokaj MalR
aliloke en alia loko: ĉi tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado Z jam longe tie aŭ aliloke en diversaj lokoj aperas artikoloj plenaj de aprobo Z unu flugis tien, alia aliloken Z
banloko loko (ordinare urbo), kie oni kuracas per mineralaj, ŝlimaj, maraj k.a. banoj: Antonio kreskigas fruktarbojn en iu banloko kiu odoras je sulfuro SŠt (figurasence) la Gazeto de Anoncoj kaj la tombejo estas miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro Z
celloko loko, al kiu iu aŭ io iras aŭ estas sendita: mi venis senpage al mia celloko per pluraj tramoj CRo nia estonta celloko estos Bangladeŝo, por instrui Esperanton. BGh
deloki deigi ion aŭ iun de ĝia, lia aŭ ŝia loko: deloki pezan ŝrankon deloki funkciulon barakaro por delokitaj personoj
delokado ago deloki.
delokado de broso ELEK ŝanĝado de la pozicio de broso sur lameno de la komutilo de kontinukurenta maŝino, por forigi sparkadon de la broso.
delokiĝi iĝi delokita.
delokiĝo
1 ago delokiĝi.
2 FIZI difekto en kristalo karakterizata de manko de atomo.
disloki meti dise en kelke da lokoj: disloki meblojn en la ĉambro B
dislokiĝi iĝi dislokita.
dislokiĝo ago dislokiĝi: la dislokiĝo de la karavano okazos sur la granda placo
dormoloko loko, kie oni povas dormi: la ŝipanoj aranĝis siajn dormolokojn Z mendi dormolokojn OE
fajroloko fajrejo: el la cindro De ĝiaj estingitaj fajrolokoj La patraj dioj ĝoje releviĝu Z
fleksoloko loko, kie io fleksiĝas: la fleksoloko de la mano LiZ
genloko loko de kromosomo, kie estas geno.
havi lokon okazi 2: ia malfacila batalado havis lokon en ŝia brusto Z la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado Z
kap1oloko loko de kuŝejo, lito k.s., kie normale troviĝas la kapo 1 de la kuŝanto: lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko MT ➞ litkapo.
krucloko
1 loko, kie fervojo kruciĝas kun alia fervojo aŭ kun rivero, kanalo ktp.
2 ELEK loko, kie konduktiloj, lineoj aŭ duktoj kruciĝas unu kun alia. ➞ nodo.
kuracloko loko konata pro kuracaj servoj: Berdjansk, konata kuracloko de suda Ukrainio OE
kuŝ1loko loko, kie oni povas kuŝi: li febre suprensaltis de sia mizera kuŝloko Z kuŝlokoj en nokta trajno
laboroloko loko destinita al difinita laboro.
loĝoloko regiono, kie oni loĝas: kiam en mia loĝloko ekzistos komunumo de liberkredanoj Z la luno estas kapabla servi kiel loĝloko por vivantaj ekzistaĵoj Z ilia loĝloko estis de Meŝa ĝis Sefar MT
mankoloko, mankloko malplena loko en listo, teksto k.s.: se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado Z ŝtopi mankolokon plenigi mankolokon de papiruso per konjektaĵo ➞ breĉo, fendo, truo.
misloki meti ion en neĝustan lokon: misloki libron en biblioteko
nask1iĝoloko, nask1oloko la loko de ies naskiĝo.
park2loko loko por parki 2 unu veturilon: en la urbo troviĝas ĉ. 20 000 parklokoj kaj 7 parkejoj konektitaj al la metroo RE! ➞ parkejo.
presloko kiel bibliografia detalo urbo, kie la koncerna verko estis presita.
reloki meti ion aŭ iun en la antaŭan lokon.
servoloko ofico en aliula domo: Kristino intencas akcepti servolokon Z sian konstantan servolokon li forrifuzis Z
sidloko loko por sidi, precipe unu el la seĝoj por pasaĝeroj en veturilo, por spektantoj en teatro k.s.:rezervi du sidlokojn en la aviadilo ➞ sidilo.
starloko ekz. en veturilo loko, kie oni povas nur stari.
stretloko TRAF mallarĝa peco de strato, kiu malhelpas la trafikon.
surloka estanta aŭ okazanta sur tiu loko mem: pro la bona surloka organizado eblis prezenti 12 lecionojn OE ni intervjuis la iniciatinton kaj prezidanton de la surloka Esperanto-asocio RE!
surloke sur tiu loko mem: turniĝinte surloke, ŝi forkuris LiZ ŝiaj ŝuoj estas tiuj de la unua virino, kiu lasis spurojn surloke CPi multaj vizitantoj surloke dum la vizitoj esprimis intereson lerni Esperanton RE! librojn oni ne rajtas prunti, nur legi surloke kaj fari fotokopiojn OE oni certe ne elspezos amason da mono por nutristino, kiam oni jam havas vin surloke en la vilao ALö
ŝparloki aĉeti valorpaperojn aŭ konfidi sian monon al banko, ŝparkaso k.s. ➞ investi 1.
tomboloko loko, kie iu estas enterigita: la mirindaj tombolokoj de Egiptujo Z ➞ tombejo.
transloki meti iun aŭ ion en alian lokon: transloki sian havaĵon en alian loĝejon translokitaj minoritatoj
translokiĝi moviĝi al alia loko: la ideo translokiĝi en Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo LiZ post la baldaŭa instalo de ŝrankoj la biblioteko translokiĝos tien OBu
translokiĝo
1 ago translokiĝi: li faris sian lastan translokiĝon forpasis Z
2 BIOL mutacio pro disiĝo de kromosoma parto, kiu fiksiĝas al alia loko de la sama kromosomo aŭ al alia kromosomo.
unuloka disponiganta nur unu lokon por sidi aŭ kuŝi: unuloka aviadilo unuloka aŭto unuloka lito
veldoloko ĉe metalaĵo veldita junto: veldoloko de tubo