← Reen al I

PIV 2020 · 6693

invest/i

invest/i Z (tr)
Solene enoficigi: investi ambasadoron Z; episkopon, novan direktoron.
£ Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo, kiel ekz. por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alaĉeti novajn maŝinojn ks: ĉiu serioza industria entrepreno bezonas investadi.
(vs) Doni destinon al ŝparita mono: investi en oro, akcioj, konstruaĵoj k.a..
investo, investado. Ago de tiu kiu investas:
investado de imperiestro;
investado de freŝaj kapitaloj; ŝtata, privata investado.
investaĵo. Aĵo, aĉetita por investi 3.
investaĵoj
La investitaj kapitaloj: la sumo de la investaĵoj determinas la nivelon de la dungiĝado.
Aĵoj (konstruaĵoj, maŝinoj ks) rekte destinitaj al produktado k nerekte al konsumado.
reinvesti. Investi denove ian liberigitan sumon: la hipoteka prunto estas repagota dum la venonta monato, k nenio estis decidita pri la reinvesto.