PIV 2026 · Artikolo 6694
investituro
investituroHIST
1 ceremonio, dum kiu la feŭdestro, ricevinte la omaĝon, oficiale transdonis la feŭdon al la vasalo.
2 rajto, kiun pretendis la mezepokaj reĝoj kaj imperiestroj, elekti kaj investi la episkopojn kiel en iliajn feŭdojn, tiel en ilian religian oficon.