PIV · 6695
★invit/i
★invit/i (tr)
1 Afable peti iun, ke li ien venu: inviti iun al balo, al ia amuzo Z, koncerto, festeno, ceremonio; inviti al danco; inviti amikon, gaston en sian domon; mi invitis vin al mi Z; anstataŭ sur la tronon min inviti, vi eble min elpelus el la regno Z; gastoj estis invititaj Z; li estas invitota Z.
2 Afable peti, instigi, ke iu faru: inviti iun fari paroladon; oni invitis lin rakonti siajn vojaĝojn; li invitis ilin manĝi panon Z; al mi li komisiis, ke mi invitu vin alesti ankaŭ al la prezentado Z; (f) la bela vetero invitas (logas) al promenado; kvazaŭ bela tapiŝo, kiu invitis sidi Z.
invita
1 Rilata al invito: invita karto.
2 Esprimanta inviton: invita gesto, sofo, hejmo.
invito. Ago, vortoj de tiu, kiu invitas: fari, akcepti inviton; mizero faras viziton, ne atendante inviton Z; invito al valso; «La invito por vojaĝo» (de Bodlero) K.
invitilo
1 Formale presita invito.
2 💻 Signo aŭ mesaĝo, montrata surekrane por indiki, ke la programo atendas enigaĵon de la uzanto.
malinviti. Nuligi antaŭan inviton.