← Reen al G

PIV · 5059

★gast/o

gast/o
Vizitanto, amike k senpage akceptata de dommastro ĉe la hejmo aŭ ĉe la tablo: gasto en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto Z; se oni amas la gaston, oni zorgas la paston Z; gasto, kiel fiŝo, baldaŭ fariĝas malfreŝa Z; por gasto ne petita mankas kulero Z; ni havis gastojn Z; tiam la infanoj ludis «Ni ricevas (akceptas) gastojn» Z; estu bonvena gasto!; volu sciigi s-ron Javal, ĉar mi estos lia gasto Z; (f) la lando, kies gastoj ni ĉiuj estas Z.
Vizitanto, akceptata kontraŭ pago en pensiono, hotelo, restoracio ks: akcepti pagantajn gastojn; regula gasto de drinkejo.
gasti (ntr) Esti gasto: ĉe la pastro ni gastas Z.
gastado. Restado kiel gasto: se vi trovas, ke mia gastado en Parizo povas alporti malutilon al la Kongreso Z.
gastejo. Negranda, senluksa hotelo aŭ restoracio: en la granda drinkĉambro de la gastejo estis multe da homoj Z; ili restis en la eksterurba gastejo Z; tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo Z.
gastejestro. Mastro de gastejo: li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro N.
gastigi. Akcepti, loĝigi kiel gaston: mi esperas, ke vi ne rifuzos gastigi ĉe vi ankaŭ mian edzinon Z.
gastiginto, gastiganto. Tiu, kiu gastigis/ gastigas iun: multajn dankojn al liaj afablaj gastigintoj! Z; ĉu mi povas ion peti de la gastigantino?.
gastama. Volonte, afable akceptanta gastojn: la Araboj de la stepo estas tre gastamaj; la urbo pretigis por ni gastaman akcepton Z; la gastama Krakovo Z; via gastama domo Z; la lando, kiu gastame nin akceptis Z.
gastamo, gastameco. Konduto de gastama persono; afableco kontraŭ gastoj: vi, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso Z; jam duan fojon ni ĝuas la britan gastamecon Z; la gastameco, kiun ĝi montris al ni Z; dankon por la gastameco, kiun vi proponas al mia edzino Z; la granda gastameco, per kiu vi zorgis pri ni Z; la rajto de reciproka gastameco ligu nin ambaŭ Z.
engastiĝi. Iĝi la gasto de iu: li engastiĝis en hotelo Z.
negastama. Malafabla al gastoj, ne inklina akcepti ilin: negastama maljuna fraŭlo; negastama k dezerta lando Z.
bangasto Z. Malsanulo, kiu venas en banlokon, por ricevi kuracadon per banoj.
junulargastejo. Ĉiu el la gastejoj, apartenantaj al internacia organizo, kies celo estas ebligi al la junularo enlandajn k eksterlandajn vojaĝojn je tre simplaj, sed higienaj kondiĉoj, k je minimuma prezo.