← Reen al F

PIV · 4394

fend/o

fend/o. Mallarĝa laŭlonga truo: fendo en muro, en vazo; eniri en kavernojn k en fendojn de ŝtonegoj X; (fm: vulvo) Jen Cassie […] kun fendo plej obscene sendefenda JC.
fendi (tr)
Perforte disigi malmolan materialon, ordinare laŭ la fibroj, la klivebenoj ks: fendi ŝtonegon per kojnoj; fulmobato fendis kverkon, terskuo muron; troa sekeco fendas la teron; fendita ligno facile ekbrulas Z; li fendis la Ruĝan Maron en du partojn Z; vestoj de dividita koloro, tiel ke la malsaĝaj junuloj aspektis, kvazaŭ ili estis fenditaj en la mezo Z; (f) vaste fendita buŝo; fendi al iu la koron (tre aflikti). haki, klivi, segi, spliti, ŝiri, tranĉi, krevigi.
Rapide trairi inter la partojn de amaso, ilin disigante: sago fendis al li la hepaton X; la hirundo fendis la aeron, ŝipo la ondojn; li fendis la amason; krioj fendas la aeron, eksprestrajno la nokton, fulmoj la mallumon. penetri, eniĝi, trakuri, trapasi.
(pp atomo) fendi la atomkernon.
fendado. Ago de fendanto: fendado de ŝtipo, de molekulo.
acida fendado Fendado de molekulo per acido.
fendego. Tre granda fendo: fendego en monto, en glacirivero, en geologia tavolo. abismo, faŭko, interkrutejo, profundegaĵo.
fendeto. Ne profunda fendo, ne trapenetranta la objekton: fendeto en dento B, en la haŭto, sur porcelana taso.
fendeti. Estigi fendetojn en ion: fendeti poton; eluzita fendetita ledo.
fendiĝi. Ricevi fendo(j)n: la molekulo fendiĝis en du partojn; (f) la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi B; ŝia koro fendiĝis de kompato.
acida fendiĝo Reakcimaniero, kvazaŭa fendiĝo, de kelkaj acidaj kombinaĵoj (ekz. acetilaceta acido).
fendilo. Ilo por fendi. hakilo, kojno.
fendita Dividita vertikale per koloroj je du egalaj partoj.
fendohava. Prezentanta unu fendon: bovo kun kornoj k fendohavaj hufoj X.
disfendi. Larĝe fendi: disfendi ies kapon; iliajn gravedulinojn vi disfendos X; ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn vi povas manĝi X; disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo X.
disfendo. Larĝa fendo: disfendo en roko; (f) disfendo en partio. skismo.
elfendi. Eligi fendante: vi elfendis fonton k torenton X.
enfendi. Per tranĉo estigi fendon en ion: enfendi la randon de tablo. noĉo.
aerfendo
La mallarĝa interspaco inter la feromagnetaj partoj de magneta cirkvito.
La mallarĝa interspaco inter statoro k induktato de elektra motoro.
celfendo Fendo de la pafcelilo (de pafilo), kiun oni metas en rektan linion kun la (cel)grajno k la intencata celo.
harfendado. Pedanta k tro subtila distingo en diskutado. Sin. harsplitado, muŝbugrado.
kernofendado, nukleofendado Disigo de atomkerno en plurajn pecojn. Sin. fisio.
kernofendebla, nukleofendebla (pp materio) Enhavanta atomajn nukleojn fendeblajn.
kernofendiĝo, nukleofendiĝo. Disiĝo de atomkerno en plur-ajn pecojn.
pantalonfendo. Fendo sur la supra antaŭa parto de pantalono.
rokfendo. Fendo en roko: la lertaj pigmeoj svarme elrampas el la rokfendoj Z.