← Reen al S

PIV 2020 · 14664

split³o

split3o
Maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto: splito el ligno, osto; splito de obuso; dishaki lignan ŝtipon en splitojn B; splitoj de la lanco flugis en la aeron Z. rompitaĵo.
Π Ŝtonfragmento derompita de nukleo per premo aŭ perkuto.
La peceto de duonkonduktanta kristalo, sur kiu integra cirkvito estas konstruita. ico, blato.
spliti (tr) Fendi (lignon ks) en maldikajn pecojn: nesplitebla vitro.
spliteto. Eta splito, pli speciale, kiam ĝi vunde pikiĝas en la haŭton.
splitiĝi. Fendiĝi en splitojn.
dissplitiĝi. Rompiĝi, detruiĝi tiel, ke splitoj disĵetiĝas: la kolizio estis tiel fortega, ke la kariolo dissplitiĝis; (f) rapide la protestanta movado dissplitiĝis en mil sektojn.
harsplitado. Harfendado.