PIV 2020 · 13591
★romp/i
★romp/i (tr)
1 Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo: rompi glason Z, bastonon, vazon; la urso rompis sian ĉenon; rompi panon, ĉokoladan platon; la soldatoj venis k rompis la krurojn de la unua krucumito N; li rompis al si la femuron Z; (f) rompi lancon kun iu (polemiki); rompi panon kun iu (ekrilati pace); rompi la glacion (malaperigi la ĝenon); kiu rompis, tiu pagu Z. ☞ dispecigi.
2 Perforte k subite deloki: rompi al si la kolon, la dorson; ne rompu viajn manojn! Z; la rivero rompis la digojn; rompi la vicojn post la parado; rompi la malamikan fronton; rompi la malamikojn B; rompi la murojn inter la popoloj Z.
3 Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii: rompi la bankon (ĉe ludo); ha, ĝi ja rompus al mi la koron! Z; emocio rompis lian voĉon; kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni […] Z; rompi ies spiriton X, kuraĝon G.
4 Fari, ke io ne plu havu efikon: rompi sian promeson Z, sian vorton Z, kontrakton Z, negocon; rompi la Fundamenton Z; rompi la leĝon, la sabaton. ☞ malobservi, transpaŝi.
5 Ĉesigi la kontinuecon de io: rompi la silenton B, la ekvilibron, la monotonecon, la pacon; unu sola voĉo rompis la unuanimecon de la baloto; rompi la diplomatiajn rilatojn kun iu ŝtato; ĉu estas necese, ke ni rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj? Z; rompi sian faston; rompi sorĉon. ☞ nuligi. Rim. En la kelkaj okazoj, kiam povus estiĝi konfuzo inter la sencoj 4 k 5, oni uzu por ĉi tiu lasta la pref-havan formon: rompi strikon k interrompi strikon.
6 Forigi per superforto, venke cedigi: kiu diras al si: mi rompos la baron! – rompos ĝin B; la popolo rompis siajn ĉenojn; malfacile estos rompi tian obstinon, indiferentecon; (analoge) rompi rekordon.
7 (elipse) Ĉesigi la rilatojn kun iu: se li rompus kun Fenicianoj! B; ĉar povas okazi io, kio devigos min rompi kun Hachette Z; la sola, kion ni devas nun fari, estas: tute rompi kun la Delegacio Z; rompi kun sia amatino; (f) rompi kun la ĝeneralaj kutimoj Z.
rompo. Ago de tiu, kiu rompas: ŝi konfesis la rompon de la spegulo; rompo de brako; por la mono romp’ de leĝo Z; havi juĝan proceson pri rompo de sia vorto Z; mi ne vidas ian gravan neceson, por fari rompon en tiu alkutimiĝo Z; estus pli bone, se mia letero de rompo estus bazita sur […] Z.
rompaĵo. Rompitaĵo: rompaĵo de kruĉo, de botelo.
★rompebla. Tia, ke ĝi povas esti rompita: vitro estas rompebla Z.
rompiĝi
1 Iĝi materiale rompita: la sonorilo fariĝis tiel peza, ke la trabo rompiĝis Z; la plej fiera arbo povas fleksiĝi, sed ne rompiĝi, diris li Z; granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo Z; konkoj rompiĝadis sub liaj piedoj Z; unu el la plej grandaj ondoj, rompiĝante ĉe la duno, elĵetis korpon Z; (ironie) oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto ŝi rompiĝus Z; (f) kie maldike, tie rompiĝas; longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas Z.
2 Iĝi metafore rompita: rompiĝis lia koro; ĉe tiuj vortoj rompiĝis ŝia voĉo; nenie rompiĝas la kontinueco Z.
rompita
1 Estanta en la stato de io, kio fizike pli-malpli komplete rompiĝis: vazo rompita longe sin tenas Z; ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas Z; (f) kvazaŭ kun rompitaj membroj ŝi falis en liajn brakojn Z; li, rompita de la malsano, ne povis kontraŭstari.
2 Prezentanta rompon de kontinueco: rompita linio; rompita arko.
rompitaĵo. Ĉiu el la pecoj de io rompita: ĝi estis plenigita per la kolektitaj rompitaĵoj de la perdita trezoro Z; rompitaĵoj de ŝipo Z.
derompi. Apartigi per rompo: se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas Z; li derompis trunketon k fiksis ĝin al sia ĉapelo Z; derompi peceton de la pano N; se vi derompos vian panon por malsatulo X; la piedo de la glaso estis derompita Z; li rekonigis sin al ili en la derompo de la pano N.
disrompi. Rompi en multajn pecojn: kiam ili la ovojn disrompas, elaperas vipuro Z; li disrompis miajn dentojn X; la argilan vazon oni disrompu X; (f) tiu artikolo disrompis la indiferentecon de la publiko.
disrompo. disrompi k ties rezulto: la disrompo de mangrenado; disrompa eksplodaĵo.
disrompiĝi. Iĝi disrompita: la botelo disrompiĝis, sed ĝiaj pecoj saltis, ĝis ili atingis la korton k tie disrompiĝis en ankoraŭ pli malgrandajn pecetojn Z; (f) liaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido.
elrompiĝi. Eliĝi per rompo: ŝaŭmo elrompiĝis el la frakasita botelo; (f) ŝia tuŝiteco elrompiĝis per laŭta plorado Z.
enrompi. Rompi, por eniĝi, penetri: ili aliris, por enrompi la pordon X; fari enrompon en la urbon Z; li estis kondamnita kiel enrompisto.
interrompi
1 Rompi agon inter la komenca k la fina punkto: interrompi elektran fluon B, ies vortojn B; interrompi sian ripozon B, siajn feri ojn; ne interrompu vian konversacion pro mi; (f) nur en apartaj lokoj la dunoj estas interrompataj de argilecaj deklivoj Z; la ludo estis interrompita post tia akcidento; interrompita korespondado.
2 Mem ekparolante, ĉesigi la parolon al iu: Mario interrompis ŝin Z; interrompi ies paroladon per aplaŭdoj; (analoge) kun ploro la kokino sin interrompis Z.
interrompo
1 Ago de tiu, kiu interrompas: ĉe la dek-ok-preĝo estas malpermesate fari interrompon Z; la interrompo estis mallongdaŭra.
2 💻 Signalo al la regilo de komputilo, kaŭzanta salton al difinita adreso anstataŭ plenumado de la sekva instrukcio: malŝalti interrompojn; interrompotraktilo. ☞ bremso.
interrompilo ⏚ Aparato por interrompi elektran kurenton aŭ faskon de radiado (ekz. lumon) je mallongaj regulaj intertempoj.
meminterrompilo ⏚ Aŭtomate funkcianta elŝaltilo por regule interrompadi k rekonektadi la kurenton en kontinukurentaj sonoriloj ktp.
nerompebla. Tia, ke ĝi ne povas rompiĝi: nerompebla vitro.
seninterrompa. Tia, ke ĝia kontinueco ne estas rompita: seninterrompa serio Z; paroladi seninterrompe dum ses horoj.
trarompi. Trairi per rompado: trarompi muron, la malamikan fronton; (f) la unua radio de la suno trarompis la nubon Z; ⚔ ekspluati la trarompon; penetri trarompe en la tendaron X.
cirkvitrompilo ⏚ Aparato por malfermi cirkviton: aŭtomata cirkvitrompilo.
facilrompa Z. Rompiĝema.
glacirompilo. Speciale konstruita ŝipo, por rompi la glacion de polusaj maroj.
ikonrompisto. Ikonoklasto.
ĵurrompo. Rompo de ĵuro: kia abomeninda ĵurrompo! Z.
kaprompa. Tia, ke ĝi rompas la kapon: (f) kaprompaj estas la devoj de urbestro Z.
kolrompa. Tia, ke ĝi rompas la kolon: (f) sed ĝi estos kredeble kolrompa laboro! Z.
kernrompulo ♉ Kokotraŭsto.
maska kernrompulo. E-Azia sp. de birdo (Eophona migratoria) el la fam. de fringedoj, ordo de paseroformaj.
okcidenta kernrompulo. Sp. (Hesperiphona vespertina) el N Ameriko k Meksiko.
kontinurompo. Interrompo de kontinueco.
marrompiĝi. Rompiĝi de la maro: unu tagon marrompiĝis ŝipo Z.
murrompilo. Milita maŝino, konsistanta ĉefe el tre peza trabego, uzata por rompi muregojn: niaj disciplinitaj soldatoj estas kiel murrompilo B.
nuksrompilo. Ilo, ofte en formo de tenilo, por rompi la nuksojn.
nuksrompulo ♉ Nucifrago.
ondrompilo. Ĉe la marbordo antaŭenfarita digo aŭ moleo, servanta por reguli la akvofluon k kiel protektaĵo.
randrompi (tr) Rompi pecetojn de la rando de objekto: randrompita telero.
ŝiprompi (ntr) Sperti la rompon de la ŝipo, sur kiu oni veturas: ili ŝiprompis en la Sudaj Maroj; ŝiprompiĝo Z; oferemeco por la ŝiprompuloj Z; dum kelke da minutoj la ŝiprompulino estis trankvila Z.
ŝiprompaĵo. Pecoj de rompita ŝipo: kabanoj, aranĝitaj el ŝiprompaĵoj Z; ŝiprompaĵa ligno kraketis en la fornoj Z.
ŝtonrompilo. Maŝino, por frakasi ŝtonojn en etajn pecojn.
tordorompi (tr) Rompi, tordante: li alportu turton al la pastro k ĉi tiu tordorompos ĝian kolon ĉe la nuko X.