← Reen al E

PIV 2020 · 3837

★en

en.
I - Prep. montranta:
La lokon, interne de kiu estas io aŭ iu: mia onklo loĝas en Berlino; mi sentas min sana kiel fiŝo en akvo; mia koro tremas en mi; en malproksimeco oni ekvidis bluajn montojn; la infano kuris en la korto; la suno rebrilas en la klara akvo; (f) mia amo restas ĉiam en la limoj de la infana devo; (f) en tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
La lokon, internen de kiu almoviĝas iu aŭ io: iri en teatron, meti ion en sian poŝon; la infano kuris en la korton; ĵeti en sakon; skribi en libron Z; la birdo flugas en la ĉambron Z; sablero falis en mian okulon; fali en kaptilon.
La tempodaŭron, interne de kiu okazas la ago: tio estis en lundo matene Z; mi parolos al vi en tempo pli oportuna Z; en la venonta jaro mi vizitos Germanujon Z; en la vintro oni hejtas la fornojn Z; en malbona vetero Z; dek horojn en la tago ŝi kudradis Z; havi varman manĝon unufojon en tago Z; en la daŭro de unu monato Z. ĉe, dum, je.
La tempolongon necesan por fari ion: legi libron en kvar tagoj; en momento la homo reviviĝis Z; vi forgesos nin en ses monatoj Z; en unu minuto li estus inter ili Z.
La staton, kiu karakterizas objekton: danĝere estas lasi lin plu en tia libereco Z; la unua lernolibro […] eliris en lingvo rusa Z; la forto grandiĝas en premateco; mi vagis en granda mizero Z; ili venis en granda nombro (grandnombre); lernigu la manieron, en kiu oni devas vivi inter ĝentilaj personoj Z; paroli en alia maniero Z; kien vi iras en tia izoleco?; en granda kolero; en konsento; en akompano kun iu; mia pulso en takto batas; malfermi la pordon en la plena larĝo Z.
Unu el la cirkonstancoj, inter kiuj fariĝas la ago: li kuris malsupren en (per) kelkaj saltoj; en (ĉe) la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon X; en liaj okuloj Z (laŭ lia juĝmaniero, opinio); disflugiĝi kiel polvo en vento Z; morti en turmentoj; en (je) la nomo de; ŝiaj haroj estis kunvolvitaj en (per) pezaj plektoj; en longaj girlandoj pendis mirindaj kreskaĵoj Z; puntoj k bantrozetoj sin kunigis en mirinda bonordigita senordeco Z. ĉe, laŭ, je, per.
La finan staton de ŝanĝiĝinta objekto, la rezulton de aliiĝo: fendi ŝtipon en du partojn B; li rompis la vazon en pecetojn; la fumo longiĝis en mirindajn fantomojn; kunpremi la manon en pugnon; traduki libron en alian lingvon; la korto per barilo estis dividita en du partojn; miloj da voĉoj kunfandiĝis en grandegan harmonion; la glacio forgutis en brilajn larmojn; la milito kondukis multajn en mizeron; lia malkaŝemeco aliformiĝis en arogantecon Z. al, Rim. 2.  el 2.
La aferon, kiun oni identigas al io aŭ iu: en la lingvo E. ni vidas la estontan lingvon helpantan de la mondo Z; Marta rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis antaŭ kelkaj tagoj Z; de la nuna momento ĉesu vidi en mi majstron Z; tiam envenis la urbestro en propra persono.
II - Memstare uzata morfemo kun la senco 12:
ena. Interna.
ene Z. Interne: ŝi portis skatolon kun ene birdo; mi sendas al vi ĉi-ene poemeton.
enigi. Fari, ke iu aŭ io estu en io: ŝi enigis la manojn en siajn densajn harojn Z; kiam ni sukcesis enigi en lian manon la libron Z; kiuj decidis enigi tiun kadavron en nian domon? Z; enigi radikojn en ekvacion; muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn Z; enigi datenojn en komputilon. penetrigi, enmeti.
enigo. Ago enigi.
enigaĵo. Io enigata, precipe signaloj en cirkviton aŭ datenoj en komputilon.
enigilo, eniga aparato 💻 Flankaparato por enigi datenojn en komputilon, ekz. klavaro.
eniĝi. Veni en la mezon de, penetri internen de: li havis la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝo Z; oni ĉiam pli k pli eniĝas en eternan silenton Z; (f) kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu Z; gazetoj ne dezirantaj eniĝadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas Z. enmiksiĝi, interveni.
III - Pref. kun la sencoj 1 k 2 de la prep.:
la libro enhavas 30 ĉapitrojn; la ĉambro entenis 40 personojn.
engluti, enskribi, enblovi, enbrakigi, envicigi, enkasigi, enterigi, enloĝigi, enŝipiĝi, endormiĝi ktp.