← Reen al Ĉ

PIV · 2687

★ĉe

ĉe.
I - Prep. esprimanta la ĝeneralan ideon de senpera tuŝeco, k pli precize montranta:
en la spaco:
objekton tute proksiman: sidi ĉe tablo Z, ĉe la fortepiano Z, ĉe la fenestro Z; ĉe la muro staris malgranda ŝranko Z; antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo; stari ĉe ies flanko; flanko ĉe flanko Z; du mastrinoj ĉe unu kameno Z; flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego X; kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas Z; ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko X; loĝi ĉe (en) la strato N Z; ĉe la angulo de la strato ŝi haltis Z; ĉe la malsupro de la monto B; tute ĉe la rando de la arbaro troviĝis grenkampo Z; Bulonjo ĉe l’ maro Z;
la parton de objekto aŭ estaĵo rilate al aliaj partoj: faru unu kerubon ĉe unu flanko de la kesto X; du pivotoj estu ĉe ĉiu tabulo X; la listelo ĉe ĝia rando havu la larĝon de […] X; metu la du ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo X; pordo ĉe la komenco de la vojo X; ankaŭ ĉe la interna korto estis pordego X; esti maldika ĉe la koksoj Z; la flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj Z;
ies tenatan korpoparton: konduki iun ĉe la nazo Z; kapti iun ĉe la brako Z; tiri ĉe la haroj; okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita Z. je. Rim. La tenantan korpoparton esprimas per: sin kroĉi per la pugnoj ĉe la haroj de ĉevalo;
la objekton de tuja okupo: tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino X; restu tajloro ĉe via laboro Z; la maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo Z; sidi en la juĝejo ĉe la enuigaj aferoj Z; dume sidu iom ĉe mia malsana infano Z (zorgante pri ŝi. apud). super.
en la kampo de la homa aktiveco, rilatojn signifantajn:
«en, sur la korpo de»: se ĉe viro estas infektaĵo X; se ĉe iu elfalis la haroj X; liaj femuroj estas malpli fortaj, ol ĉe lamulo Z; (f) ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo Z;
«en la koro, la menso, la opinio de»: baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon Z; kredo, kiu estas ĉe ĉiuj egala Z; li ne povas teni ĉe si sekreton Z; insisti ĉe iu, por ricevi favoron; havi ĉe iu krediton k meriton Z; tiu ĉi teorio certe elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj Z; ĉe kokino troviĝas propra inklino Z; ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita Z; la ĉasteco ĉe la virinoj en la familio estas ne malpli hereda, ol la kuraĝeco ĉe la viroj Z; esti en favoro ĉe la princo B;
«en la familieco, la akompanado, la disĉipleco de»: mi estis vinverŝisto ĉe la reĝo X; labori ĉe profesoro X; la lasta instruantino de mia filino instruis tre bone, k Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn Z; la azeninoj, kiuj perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj X; ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj Z;
«en la domo de»: mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte, sed mia loĝejo estas apud la lia Z; riĉa vidvino retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi Z; ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile Z; hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la urbestro Z; Jadvinjo tie ĉi sentis sin ĉe si Z (hejme); li estis ĉe si en la domo Z; li iris ĉe la dentiston; venu ĉe mian malsanan patrinon;
«en la lando de»: ĉe ni ne vivas venenaj bestoj Z; estas ĉe vi (judoj) kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko N; ĉe ni antikva moro donis […] Z; en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni Z;
«en la verko(j) de»: oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj […] Z; tia eraro estas tre ofte renkontata ĉe komencantoj Z;
«en la kadro, en la servoj de (organizo, institucio, firmo ks)»: havi oficon ĉe la kortego Z; profesoro ĉe la universitato Z; labori ĉe gazeto; tiu libro aperis ĉe Hachette; mia konto ĉe vi Z.
en la tempo, koincidon inter ago k okaza cirkonstanco: li malaperis ĉe la koka krio Z; mi estas freneza nur ĉe vento nordokcidenta Z; ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis tute kovrita de prujno Z; ĉe tiu okazintaĵo en la salono eniris la reĝino Z; ĉe la subiro de la suno Z; «kia hajlo!» diris la reĝidino ĉe ĉiu frapo Z; ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros floro Z; ĉe la sepa fojo […] la muro falis malsupren X; ni malfacile iradis, haltante ĉe ĉiuj kelke da paŝoj B.
en la kondiĉaro, striktan ligitecon inter ago k okaza cirkonstanco, kun nuanco de:
kaŭzo: ĉe tablo malplena babilo ne fluas Z; li ne kuraĝis paroli ĉe la alesto de la mastro Z; li ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo Z; mi ridos ĉe via malfeliĉo X; ŝi rakontis […] k ĉe tio ŝi ne povis deteni sin de larmoj Z; mi tremas ĉe la penso, ke […] Z;
statmaniero: labori ĉe arta lumo Z; dormi ĉe malfermitaj fenestroj Z; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion «ol» Z; ĉe tiu ĉi malsano estas tre malmulte da danĝero;
eventualo: ĉe difektiĝo de la aparato la asekura kompanio pagas la riparon; ĉe la du supozoj, vi estas malprava; ĉe ekzistado de lingvo internacia, ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan Z; ĉe la leĝo de internacieco granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas Z; apenaŭ centon povus vi kalkuli ĉe nerapida kalkulado Z;
koncedo: ĉe la plej bona volo mi ne povas alkutimiĝi al tia ideo Z; ĉe tro ĝentila ekstero mankas ofte sincero Z; ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo Z; okazas, ke virtulo pereas ĉe sia virteco, k ke malvirtulo longe vivas ĉe sia malvirteco X; ni trenas veturilon kiel bovoj, k ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco Z.
II - Pref. kun la senco A: ĉeesti (esti en difinita loko aŭ tie, kie okazas iu evento); havi ion ĉemane (tute pretan sub la mano); ĉebrusto Z.