PIV 2026 · Artikolo 15005

★super

Litero S★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 11
  1. supera
  2. superi
  3. super/
  4. superaĵ/o
  5. superec/o
  6. supereg/a
  7. superem/o
  8. superul/o
  9. malsupera
  10. malsuperec/o
  11. nesuperebl/a
★ super prepozicio
1 pozicio de objekto rilate al alia, kiu estas lokita pli malalte kaj ne tuŝas ĝin:
a sen translokiĝo: la suno estas ankoraŭ super la horizonto super la tero sin trovas aero FE Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon MT fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento , donis nesufiĉan lumon Z tenante
La duan manon super la okuloj,
Li rigardadis Z
saliko staras super la rivero Z la termometro montras du gradojn super la nulo li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj Z levu standardon super la popoloj MT flugilojn viajn super mi etendu! Z lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo Z la vespera ombro etendiĝas super la kamparo super tiu fidela reprodukto de la siatempa societo, la pentristo metis sian propran imagitan ĉielon
b kun translokiĝo: ŝi kliniĝis super sian edzon Z ili fiŝoj elsaltis super la akvon Z etendu vian manon super la riverojn MT la suno leviĝis super la teron MT la akvo ŝprucas alte super nin Z la aerŝipo flugas super la landon Z la potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l’ templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn B
(figurasence) kampuloj, kiuj volas leviĝi super sian staton Z li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato MT
2 pozicio de io aŭ iu, kies forto, grado aŭ rango estas pli alta ol tiu de alia: tio estas super ĉiuj homaj fortoj super mia povo mi konas nenion super tio Z ni devas meti nian komunan celon super ĉiuj forgesindaj disputoj vi devas suprenlevi vin super malŝati tiuj malprofundaj babiloj kiam insistis super li liaj servantoj , li obeis ilian voĉon MT malpli konvenas al sklavo regi super princoj MT vi havas super mi senliman potencon la usona monopolo super la mondmerkato vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi MT super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet MT la generalo estas super la kolonelo B
3 stato de iu, kies atento direktiĝas al ia agado: iliaj kapoj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro Z la inspektado super la granda florvarmejo Z trompantoj laboradis super la malplenaj teksiloj Z li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto Z juna virino sidis super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente Z kiam ajn mi venas, li ĉiam sidas super laboro Z li laboris energie super la projekto de lingvo internacia laboru ankoraŭ iom super la muziko Z laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn Z nevola meditado super tiu ĉi afero Z li kisis ĉiujn siajn fratojn kaj ploris super ili MT ➞ pri, ĉe 1, por 1.
4 pozicio de io, kio krome kovras alian kovraĵon: peza tavolo da sablo kuŝis super ĝi ĉerko Z super la vestaĵo kelkaj portis grizan surtuton SSz
➞ sub.
supera
1 havanta relative pli altan funkcion: supera oficiro supera rango supera kortumo supera soveto supera klaso kolonelo estas supera al kapitano
2 havanta relative pli bonajn ecojn: farita el supera ledo VETU supera benzino supera kuiristino supera inteligento supera merito supera lernejo supera matematiko analitiko ktp ĝi estas supera je rapideco al ĉiuj aliaj maŝinoj (analoge) ni estis venkitaj de supera nombro
3 (figurasence) tro animforta por atenti, cedi ktp: esti supera al la provoj de subaĉeto, al la tentoj li estas supera al sia sorto, malfeliĉo
superi tr troviĝi super io; esti supera: malbona virino diablon superas Z tiu arbo superas ĉiujn aliajn per sia alteco li superas ĉiujn per sia kuraĝo B per obstino vi povos superi ĉiujn barojn vi superas la famon, kiun mi aŭdis MT
(figurasence) la belegeco tie supre superas ĉion, kion konas la tero Z la jakutaj frostoj, kiuj superas eĉ la plej terurajn polusajn malvarmegojn B pardonemeco superas justecon Z la laciĝo superis la eksciton B la sukceso superis ŝian atendon
super prefikso
2 pli alta rango, pli alta pozico en hierarĥio. ➞ superintendanto, superhomo; supernatura.
3 plia forteco. ➞ superforti, superregi, superruzi.
5 tuto, kiu enhavas parton analogan al la tuto. ➞ superfamilio, superaro.
superaĵo io, per kio oni superas alian: nescio estas granda superaĵo, sed ĝin oni ne devas trouzi ➞ avantaĝo.
supereco pliboneco en kvalito aŭ funkcio: havas superecon la saĝeco antaŭ la malsaĝeco MT montri sian superecon pruvi sian superecon ilia supereco estas nur ŝajna
superega plej supera. ➞ eminenta, perfekta, sublima 1, suverena.
superemo deziro aŭ tendenco pri supereco. ➞ konkuremo.
superulo
1 homo, kiu estas supera al alia pri la rango aŭ alia eco: li ne havas superulojn pri la kuraĝo esti respektema antaŭ siaj superuloj ➞ subulo.
2 KRIS persono, kiu estras monaĥejon.
malsupera havanta relative malpli altan rangon, malpli bonajn ecojn: malsuperaj oficistoj B la malsuperaj ŝtupoj de la socio malsupera situacio viando de malsupera kvalito ŝi estis malsupera al siaj koleginoj pri la akurateco kaj konstanteco
malsupereco eco de iu aŭ io malsupera.
nesuperebla tia, ke oni ne povas tiun aŭ tion superi: nesuperebla ĉampiono nesuperebla malfacilaĵo