PIV 2026 · Artikolo 62

abunda

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 8
  1. abunde
  2. abundi
  3. abundo
  4. abundec/o
  5. malabunda
  6. malabundec/o
  7. superabunda
  8. superabundi
abunda
1 ekzistanta en kvanto aŭ nombro pli ol sufiĉa: abunda manĝaĵo Z abunda programo Ko abunda rikolto CMi saĝo abunda, sed ne profunda Z abundaj larmoj Z abundaj haroj Z
2 entenanta ion en kvanto aŭ nombro pli ol sufiĉa: maljunulo abunda je proverboj tero abunda je rikoltoj ➞ riĉa; bani 2, naĝi 3; maro, pluvo.
abunde en abunda maniero aŭ kvanto: miaj ambaŭ okuloj abunde fluigas akvon MT kiu ripetas abunde, lernas plej funde Z abunde venis la protestoj
abundi ntr esti aŭ montri sin abunda:
1 abundas eraroj pri faktoj TCa en ĉi tiu arbaro tiom abundas vojetoj! CPi ➞ svarmi.
2 fremdlingvoj abundas je arbitraj reguloj CPi tiu nokto abundis je muzikaj programeroj Ko
abundo kvanto aŭ nombro pli ol sufiĉa: abundo da fruktoj abundo da pluvo abundo da vizitantoj abundo da paroloj la Eternulo donos al vi abundon da bono MT fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon da mono Z el la abundo de la koro la buŝo parolas montras la veran internon de homo NT Sin. malmanko. ➞ superfluo.
abundeco stato karakterizata de abundo: jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando MT ➞ korno.
malabunda ekzistanta en kvanto aŭ nombro nepre ne sufiĉa: malabunda fonto fonto malabunda je akvo la malabundaj restaĵoj de la iama tegmento Z
malabundeco stato karakterizata de malabundo: malpli impresa plibonigo okazas ankaŭ en la provincoj, kvankam malabundecoj ankoraŭ persistas MD
superabunda ekzistanta en kvanto aŭ nombro tro granda por esti utile uzata: superabunda porcio superabunda rikolto
superabundi ntr esti superabunda: superabundi je greno kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis NT