PIV · 1613
★ban/i
★ban/i (tr)
1 Restigadi en akvo aŭ alia likvo, por lavi, ripozigi aŭ kuraci: bani infanon, ĉevalon; banu al vi la torditan piedon en varma salakvo; li demetis la vestojn, sin banis en ŝtona banujo B; la amo estas kiel la mielo: oni povas ĝin plezure gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi B; banĉambro, banhoro, bansezono; (f) banante sin en la larmoj de multaj Z; bani sin en la sango de senkulpuloj. ☞ trempi.
2 (pp likvo, ordinare pasive) Plene superverŝadi, tute malsekigadi: li estis banata de ŝvito; vangoj banataj de larmoj; (f) grenkampo banata de suno.
bano
1 Likvo, en kiu oni sin banas: la bano estas tro varma; forfluu infano kune kun la bano! Z (senkuraĝiĝe mi ĉion rezignas!); (analoge) kiam ni per vina ban’ la gorĝon refreŝigas Z; (f) la senbridigita popolo faris inter ili grandan sangobanon Z.
2 Maniero, kiel oni sin banas: marbano, riverbano; sidbano, piedbano Z; pluvobano Z, spongobano; ŝvitbano (➞ saŭno), vaporbano; (analoge) sunbano (elmetado de la nuda korpo al sunradioj). ➞ bangasto, bankalsono, bankostumo.
3 Ⓣ Likvo, en kiu oni trempas objekton: oleobano (por malvarmigi ŝtalan pecon); sablobano, hidrargobano; 📷 fiksbano (kun speciala likvo, por fiksi fotografaĵon), toniga bano (por ŝanĝi la tonon de fotografaĵo).
banado. Ago de iu, kiu banas (ion, iun aŭ sin mem): permesata loko de banado.
banejo. Loko aŭ domo, en kiu oni sin banas: frue matene la reĝino iris en banejon Z; miksbanejo (komuna por la du seksoj).
baniĝi
1 Sin bani: tro multaj estas la baniĝantoj sur ĉi tiu plaĝo.
2 Tute trempiĝi: la salikaj branĉoj baniĝis en la rivero; (f) pejzaĝo baniĝanta en la briloj de la suno B.
banujo. Kuvo aŭ enmasonita kavo, en kiu oni sin banas: kahela banujo.
banloko. Loko, ordinare urbo, kie oni kuracas per mineralaj, ŝlimaj, maraj k.a. banoj: (f) la Gazetoj de Anoncoj k la tombejo estas miaj du plej efikaj banlokoj por la bona humoro Z.
bolbano. 🍴 Maniero milde varmigi aŭ kuiri manĝaĵon, kies ujo flosas en bolanta akvo.
kuirbano. Bolbano.
sablobano Ⓚ Bano el varmega sablo, uzata por zorge k senflame varmigi reakciujon.
termobano. Varmobanejo.
varmobanejo. Kuracloko, kie oni uzas la naturajn, ordinare varmajn mineralakvojn por banoj. Sin. termobano.
venusbanejo. Dipsako.