PIV 2026 · Artikolo 7200

★kalsono

Litero K★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kalsonet/o
  2. bankalsono
  3. ŝtrump/okalsono
★ kalsono TEKS subvesto simila al pantalono aŭ pantaloneto:li forŝiris la butonojn ĉe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la longan kalsonon kiel someran pantalonon SPo (figurasence) ili transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! ĝenon CRo ➞ subpantalono.
kalsoneto malvasta kalsono sen krurumoj: kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? SPo viro vestita, se escepti etan kalsoneton, nur de impresa muskolaro CPi ➞ pugujo.
bankalsono kalson(et)o uzata dum naĝado, sinbanado kaj sunumado. ➞ bankostumo, banŝorto.
ŝtrumpokalsono = (prefere) kalsonŝtrumpoj.