PIV · 11684
★pantalon/o
★pantalon/o. Vesto, kovranta la korpon de la zono ĝis la piedoj k dupartigita tiele, ke ĝi ĉirkaŭas aparte ĉiun kruron: en pantalono oni distingas la du krurumojn, la fundon k la fendon; fliki truon en la fundo de pantalono; en la poŝo de mia pantalono mi portas monujon Z; bele gladita faldo de pantalono; pantalono kun malsupra refaldo; streĉilo por pantalono. ☞ braĉo, pantalonfendo. ➞ ŝelko, ledzono. Rim. Z. uzis foje la pluralan formon pri unu sola vesto: la knabo tiris supren siajn pantalonojn. Tio estas nekonsilinda.
pantaloneto
1 Kuloto 2.
2 Ŝorto.
golfpantalono. Loza pantalono, striktigita sub la genuo.
plaĝpantalono. Strikta pantalono el malpeza ŝtofo, portata de virinoj ĉe marbordo.
skipantalono. Strikta, iel konusforma pantalono, striktigita sub la maleoloj.