← Reen al V

PIV · 16568

★vest/o

vest/o
Ĉio, kion oni portas sur si, por kovri la korpon: riĉa B, malriĉa Z vesto; arĝente ornamita vesto B; vesto de eleganta fasono Z; ho, mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro! Z; la blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston Z; la tuniko de ŝia vesto Z; ŝi metis sur sin sian plej bonan veston Z; tiuj, kiuj portas molajn vestojn, troviĝas en la domoj de reĝoj N; iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj Z; krom la vestoj sur la korpo ili posedis nenion Z; li kuŝis tie en ĉiuj siaj vestoj Z; la pluma vesto (de la birdo) estis tiel delikata! Z; vesto homon prezentas Z; kia drapo, tia vesto Z. kostumo, jako, jupo, mantelo, pantalono, pelto, robo, veŝto.  vestarko, vesthoko.
(f) La ekstera kovro: valoras ne la vesto, valoras la enesto Z; la arbaro montris sian multekoloran veston Z; Z. rigardis la diversajn religiojn kiel malsamajn vestojn de unu sama vero.
vesti (tr)
Kovri per vesto, por ŝirmi kontraŭ malvarmo aŭ kaŝi nudecon: Dio la Eternulo faris por Adam k por lia edzino vestojn el felo, k Li vestis ilin X; se, vidante nudulon, vi lin vestos X; vesti al si la piedojn, la kapon, la manojn; ŝi ne havas, per kio sin vesti; Johano estis vestita per kamelharaĵoj k leda zono N; belaj sklavinoj, vestitaj en silko k oro Z; vestita laŭ la lasta modo Z; elegante vestitaj piedoj Z; rajdis la dioj, vestitaj per ŝtalo, por batali Z; tute vestita, ŝi ofte ĵetadis sin en la fluon Z; (f) per haŭto k karno Vi vestis min X; la abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo Z (nuda).
Elfari vestojn por iu: tiu tajloro tre ŝike vestas; li vestas la reĝinon k la korteganinojn.
(pp vesto) Kovri: tiu ĉi robo vin vestas belege; (f) mia justeco vestis min kiel mantelo X.
(f) Kovri: la printempo verde vestis la teron B; sennombraj insuletoj vestitaj de bela verdaĵo; (f) vestu vin per gloro k belegeco X; plej pura stilo, vestanta viglan k profundan penson.
vestaĉo. Malbona, eluzita aŭ ĉifona vesto.
vestado. Ago, per kiu iu vestas: li ĉiam pasigas multan tempon por sia vestado.
vestaĵo. Ĉiu el la pecoj de vesto.
vestejo. Loko, kie oni konservas aŭ lasas la vestojn: ŝia vestejo estas plenplena; lasu la ĉapelon en la vestejo de la teatro.
vestiĝi. Kovriĝi per vesto: ili pente vestiĝis per sakaĵo; (f) la kampoj vestiĝas per greno Z; ili vestiĝu per honto k malhonoro X.
malvesti. Senvestigi.
revesti. Denove vesti: kiel putino, kiu revestas sin post la prostituiĝo.
senvestigi. Demeti unu aŭ plurajn partojn de ies vesto: mi afable petis lin, ke li senvestigu sin k sidiĝu B; sin senvestigi antaŭ la bano B; filinoj ne pensantaj pri danĝero, senvestigu k nudigu vin! X; post ne plena horo la teo estis trinkita, Janjo estis senvestigita k endormigita Z.
senvestiĝi. Iĝi sen vesto: ni ĝemas ŝarĝite ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi N; senvestiĝa danco.
subvesto. Nemontrata vesto, kiun oni portas sub la videblaj: delikataj subvestoj de virino.  tolaĵo.
supervesto. Vesto, kiun oni surportas super aliaj.
transvesti sin. Surmeti alian veston konforman al la intencata okupo: li transvestis sin por ĝardeni.
alivesti. Meti sur iun veston, kiu ne estas la vesto de ties sekso, profesio aŭ situacio: se la leono alivestas sin per la skvamkiraso de la krokodilo Z; estis longatempe malpermesite al virinoj alivesti sin per viraj vestoj.
kapvesto. Ĉio, per kio oni kovras la kapon, precipe kiam ne temas pri la kutimaj ĉapo aŭ ĉapelo. kufo, tuko, turbano, vualo.
litvesto. Speciala vesto, kiun oni surmetas por dormi. ĉemizo, piĵamo.
maskovesti. Ŝanĝi la veston, k surmeti maskon, por neebligi rekonon: ŝi maskovestis sian amanton en rajdantinon; maskovesti sin en simion. travestii.
novevestita Z. Portanta novan veston.
ordenvesto. La distinga, aparta vesto de la koncerna ordeno.
rajdvesto Z. Speciala vesto, destinita por rajdado.
ŝtormovesto. Speciala vesto, kiun la ŝipistoj surmetas, por elteni la malbonan veteron.
talivesto Z. Bluzo 1.