PIV · 8555
★kostum/o
★kostum/o. Vesto propra al difinita nacio, klaso, tempo, ofico, cirkonstanco: ĉiuj mortintoj feste vestitaj en la kostumoj de sia tempo Z; balo en naciaj kostumoj; ŝia kostumo konsistis el […] bluaj ŝtrumpoj k el multekolora katuna vesto Z; respekton, kriis la pastro, respekton al mia sankta kostumo!; li alvenis en kostumo de generalo; ili iradis al la preĝejo en sia dimanĉa kostumo.
kostumi (tr) Vesti iun per kostumo: feste kostumitaj vilaĝanoj.
balkostumo. Vesto konvena por balo.
tajlorkostumo. Virina kostumo, konsistanta el ĵaketo k jupo, laŭ vireca fasono, sen faldoj k plisoj.