← Reen al K

PIV · 8169

komplet²a

komplet2a
Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsistigi: kompleta kolekto, glosaro, garnituro; kompleta gramatiko, vortaro, traduko; (f) oni asertis, ke ili akceptis en la familion kompletan vagiston Z. Sin. plena 3.  perfekta, senmanka.
(pp metrika spaco) Tia, ke ĉiu koŝia vico konverĝas.
kompleto
Io kompleta: kompleto de, da vestoj X; kompleto da salonmebloj; la nombro (de la lernintoj) ne prezentas sin tie en plena kompleto Z.  ensemblo, kiomo.
Tuto de la partoj necesaj al la bona funkcio de maŝino: generatora, turbina kompleto; varmoenergi-maŝina kompleto; akvoenergi-maŝina kompleto.
kompleteco. Eco de io kompleta.
kompletigi. Fari, ke io estu kompleta: kompletigi siajn sciojn Z; mi venos post vi k kompletigos viajn vortojn X; kompletigi (komplete aldoni la sk-itaĵon) sian penson; kompletiga kurso (post-elementa); (f) la ora senfino de la maro kompletigis tiun grandiozan pejzaĝon.
kompletigo. Ago kompletigi k eventuale ties rezulto.
nekompleta
Ne prezentanta kompleton: krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn k nekompletajn Z; nekompleta listo, tabelo; el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta Z.
Λ (pp plozivo) Tia, ke ĉe ĝi mankas aŭdebla forteno.