← Reen al E

PIV · 3891

ensembl/o

ensembl/o
Trupo de muzikistoj aŭ aktoroj kune ludantaj.
Tuto de la dekoracio, de la mebloj k de la ornamaĵoj de ĉambro, harmonie elektitaj k aranĝitaj.
Tuto de la diversaj pecoj de kostumo harmonie alfaritaj.
Tuto da konstruaĵoj, prezentantaj arkitekturan unuecon: la placo prezentas belan ensemblon de la Belga renesanco.
📈 Imagita aro de similaj fizikaj sistemoj kies distribuo por iu(j) fizika(j) grando(j) estas proporcia kun specifa probablo; uzata por doni fizikan interpreton al probabloj.
ensemblano. Membro de ensemblo 1.
ensemblisto. Artisto, kiu inventas ensemblon 2, 3.