PIV · 16092
trup¹o
trup1o
1 🎭 Tuto de la artistoj de teatro: opera trupo B; aranĝi migrantan teatran trupon Z; direktoro de trupo Z; trupo el dancistoj, ĥoristoj. ☞ ensemblo.
2 = taĉmento, roto.
trupoj ⚔ Armeo aŭ armeparto, rigardata precipe laŭ sia homa konsisto: alparoli la soldatojn sur la fronto de la trupoj; aerportataj trupoj; sturmaj trupoj; freŝaj trupoj.
trupunuo. Administracie aŭtonoma parto de armeo.
helpotrupoj. Trupoj, rezervitaj por helpi la batalantajn.
ĵaztrupo. Orkestro, konsistanta ekz. el piano, trumpeto, saksofono, banĝo, tamburoj kc, k ludanta ĵazon.
kirastrupoj. Tiu parto de armeo, ekipita per kirasitaj veturiloj: tankoj, raŭpaŭtoj ks.
liniotrupoj. Tiu parto de armeo, destinita formi la fronton.