PIV 2020 · 1619
★band/o
★band/o. Aro da individuoj, kune irantaj aŭ agantaj, k sekve
1 Irantaro, precipe pp muzikistoj: bando da muzikantoj; ĵazbando; (f) bando da migrantaj birdoj B.
2 (fm) Kunludantaro, orkestro, ensemblo en ĵazo, roko aŭ alia populara muziko.
3 (pj) Aro da homoj, kuniĝintaj por malaprobinda aktivado, ĝenerale gvidataj de estro(j): ni kunmetos bandon da rabistoj Z; inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon Z; bando da huliganoj; bandanoj, bandestro. ☞ grupo, hordo, roto, trupo.