PIV 2026 · Artikolo 1620
bandaĝo
Derivaĵoj en la artikolo 3
bandaĝo longa bendo el tolo aŭ simila materio, por ĉirkaŭligi aŭ senmovigi vunditan korpoparton: hernia bandaĝo Sin. pansobendo.
bandaĝi tr
1 garni korpoparton per bandaĝo: bandaĝi la brakon Z aperis Sara kun bandaĝita kapo B
bandaĝisto faristo kaj vendisto de bandaĝoj.
gipsobandaĝo bandaĝo tegita per gipso por senmovigi frakturon.