PIV 2026 · Artikolo 11680

pansi

Litero P

pansi tr MEDI meti sur vundon iajn substancojn por purigi, kuraci kaj ŝirmi ĝin kontraŭ eksteraj infektaĵoj: la vizitanta flegistino zorge pansis la sepsan vundon DCu
pansaĵo io, kion oni uzas por pansi (kontraŭsepsaĵo, gazo, vato 1 k.a.) ➞ bandaĝo, kompreso, sparadrapo.