PIV 2020 · 11679
panoram²o
panoram2o
1 Pentraĵo sur la tuta interna longo de ronda muro, kiu donas al rigardantoj, lokitaj en la centro, iluzion de realaj objektoj ĉirkaŭantaj ilin.
2 (f) Vasta vidaĵo, rigardata de sur alta loko: la panoramo de Alpoj; vasta panoramo prezentiĝis al ili Z.
panorama. Rilata al panoramo: ni grimpis sur la plej elstaran ŝtonon, por havi panoraman vidon de la regiono; panorama ekranego (en kinejo).
panoramado. Procedo, per kiu oni pivotigas kameraon sur horizontala aŭ vertikala akso dum la fotokaptado.