PIV · 5218
★gips/o
★gips/o
1 Blanka pulvoro, ricevita per parta senakvigo de gipsoŝtono sub varmoago (150−200 °C), k uzata en diversaj industrioj pro ĝia eco formi, se miksite kun akvo, solidan, neduran mason, kiu poste hardiĝas: Pariza gipso (fajna gipso, uzata por muldi, bandaĝi ktp); statueto el gipso. ➞ gipsobandaĝo, gipsobildo.
2 = gipsmineralo.
gipsa. Konsistanta el gipso: rompitaj gipsaj figuroj Z; gipsaj kopioj de malbone kreskintaj membroj Z.
gipsi (tr) 🏢 Ŝmiri per gipso, ordinare miksita kun aliaj substancoj: gipsi plafonon, kamenon B. ☞ kalki, stuki.
gipsaĵo. Ĉia objekto el gipso.
gipseca. Havanta la aspekton de gipso.
gipsisto
1 Laboristo, kiu pretigas gipson.
2 Ŝmiristo de gipso.
gipsmineralo, gipsoŝtono ⊕ Mineralo, monoklina kalcia dihidrata sulfato, CaSO4, 2H2O. Sin. gipso 2.
engipsigi. Meti (rompitan membron) en gipson.