← Reen al G

PIV · 5219

gipsofil/o

gipsofil/o 🍁 G. (Gypsophila el kariofilacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun sidaj, kontraŭe duopaj, liniformaj folioj k kun floroj en duflankaj cumoj; ĉ. 150 sp-oj precipe el la E Mediteranea regiono k ekstertropika Azio, kelkaj pororname kultivataj.
panikla gipsofilo. Sp. de gipsofilo (G. paniculata), uzata medicine k kiel sapherbo. Sin. orienta sapherbo.