PIV 2026 · Artikolo 14908

★stuko

Litero S★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. stuki
  2. stukad/o
  3. stukaĵ/o
★ stuko
1 KONS tavolo da mortero, almetata ekstere sur brika muro aŭ interne sur plafonoj, muroj kaj vandoj por ŝirmo kaj izolo de la surfaco.
2 speco de mortero el marmora pulvoro, kalko kaj kreto 1, kiu sekiĝinte similas marmoron.
stuki tr ŝmirkovri ion per stuko: stukitaj muroj
stukado ago aŭ arto de stukanto.
stukaĵo kovraĵo el stuko.