PIV · 8643
★kret/o
★kret/o
1 ⊕ Mara sedimenta kalkopetro, fajnagrajna k mola, precipe konsistanta el restaĵoj de mikroskopaj maraj vivuloj (☞ kokolito) k uzata plejofte sub pulvora formo: dekantita kreto (fajnigita, por purigi dentojn, arĝenton ktp).
2 👥 Bastoneto el tiu substanco, aŭ el ia simila, uzata por skribi sur nigra surfaco.
kreta. Rilata al kreto: kreta grundo; (f) lia krete blanka vizaĝo Z.
kretaĵo. Kreto, farmacie preparita k uzata kiel kuracilo.
kreti (tr) Ŝmiri per kreto.
polurkreto. Kreta pulvoro, uzata por fajna polurado.