PIV 2026 · Artikolo 8016

kokolito

Litero K

kokolito
1 BOTA speco de mara kokolitulo libere flosanta; el la Hinda Oceano kaj norda Atantiko. genro Coccolithus ➞ kokolitulo.
2 ĉiu el la kalkaj platoj ĉirkaŭantaj kokolitulon.
kokolitulo membro de grupo de klorofilohavaj maraj unuĉeluloj, kies ĉelon ĉirkaŭas globa ŝelo el kalkaj platoj ĝenerale diskoidaj, kies akumulado funde de maro, povas estigi kalkajn rokaĵojn, ekz. kreton. membro de la grupo Coccolithophorida (kokolituloj) el la filumo Haptista