PIV 2026 · Artikolo 8017
kokolobo
kokolobo BOTA daŭrafolia arbo aŭ trunkarbusto, kun berecaj karnaj sukplenaj ŝajnfruktoj; hejmaj en tropika kaj subtropika Ameriko. genro Coccoloba ➞ poligonaco.
uva kokolobo speco de kokolobo, kultivata por ligno uzata en meblofarado kaj por manĝebla acidetgusta ŝajnfrukto. specio Coccoloba uvifera