← Reen al M

PIV · 9948

★marmor/o

marmor/o
Polurebla kalkpetro, tute grandkristala, ofte enhavanta kolorajn vejnojn pro malpuraĵoj, uzata en konstruado k skulpturo.
Marmoro 1 k ĉia petro polurebla k uzata kiel ĝi: tute supre staras ŝi mem en blanka marmoro Z; tiel bela, kiel povis krei nur la naturo k la plej granda majstro de marmoro Z, la konstruita el marmoro katedra preĝejo (katedralo) de Florenco Z; Marta staris, pala kiel marmoro Z; marmormino.
marmora. Farita el marmoro: belaj marmoraj statuoj Z; (f) viajn marmorajn ŝultrojn per kisoj frapi skurĝe! K.
marmori, marmorumi (tr) Imiti per farboj la marmorajn vejnojn sur io: marmorumi murbazojn, paperon; volumo kun marmorumitaj tranĉpartoj. jaspi, vejni.
Marmora Insularo. Turkia insularo en la Marmora Maro.
Marmora Maro. Maro inter la Maroj Nigra k Egea (28°E, 40°40′N).
marmorejo. Laborejo, kie oni prilaboras marmoron.