stuf/i (tr) 🍴 Longe kuiri en fermita poto kun malmulte da akvo, tre modere varmigante por konservi la tutan sukon: stufi bovpecon en ĝia suko; stufita ŝafaĵo kun ajlo k kremoZ. ☞brezi, rosti, vaporkuiri.
stufaĵo. Tio, kio estas tiel kuirita. ☞raguo, miksopoto, frikasi.
stufujo. Poto, speciale destinita por stufi i.a. viandon. ☞premmarmito.