← Reen al K

PIV · 8821

★kuir/i

kuir/i (tr) Prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego, ĝis ĝi fariĝas manĝebla aŭ trinkebla: kuiri viandon B, supon B, terpomojn, kaĉon Z; ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino X; ni kuiris mian filon k formanĝis lin X; kuiri teon Z, dolĉan vinon Z, sorĉan trinkaĵon Z; kiu komencis kuiri, ne forkuru de l’ fajro Z; mi mem vidis, pasante preter la kuirejo, tie multe estis kuirata Z; la ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj Z; al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos Z; mole, malmole kuirita ovo; (f) plej kuirita (lernigita) kampulo ĉiam restos krudulo Z. baki, brezi, frikasi, friti, poĉi, rosti, stufi, boligi, brunigi.  kuirbano.
kuira
Rilata al kuiro.
Kulinara.
kuiro. Ago de tiu, kiu kuiras: dum la kuiro aldonu iom da kremo; ne sufiĉa kuiro.  kuirarto, kuirbano, kuirplato.
kuiradi. Prepari tutan manĝon: ŝi tute ne scias kuiradi.
kuirado. Preparado de la manĝoj: bona, malbona kuirado; kuirado de sorĉistino.
kuiraĵo. Io kuirita. plado.
kuirejo. Parto de domo, difinita por kuiradi la manĝojn: ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo Z; el la kuirejoj de la hebreoj venis al ni en la nazon la bone konataj odoroj Z.
kuireja. Rilata al la kuirejo: kuireja knabo Z; kuireja krado.
kuireti. Milde kuiri per malalta varmo.
kuiriĝi. Iĝi kuirita: fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo Z; la raguo devas malrapide kuiriĝadi.
kuirilo. Ilo por kuiri. bovlo, kaserolo, marmito, pato, plado, poto, vazo, rostokrado.
kuiristo. Homo, kiu metie preparas manĝojn: tro da kuiristoj kaĉon difektas Z (oni ne devas esti tro multaj, por zorgi pri unu afero); kuiriston vaporo satigas Z.
ĉefkuiristo. Estro de la kuiristoj en restoracio, sur ŝipo ks.
fuŝkuiristo. Malbona kuiristo.
bolkuiri. Kuiri en bolanta akvo: bolkuiri legomojn.
vaporkuiri. Kuiri per akvovaporo: vaporkuiri terpomojn.
vaporkuirilo. Enmetaĵo, kutime metala, por meti en poton tiel, ke sur ĝi povas kuŝi la vaporkuiraĵo sen tuŝi la surfundan akvon. Sin. vaporkrado.