PIV · 8820
★kugl/o
★kugl/o. Peco el malmola metalo, kun sfera aŭ konusa formo, kiun pafas la porteblaj pafiloj: tiam miloj da kugloj flugas al sia celo Z; fajraj kugloj faladis dekstre k maldekstre Z; unu kuglo frakasis al li la dekstran manon Z; sub la fajfado de kugloj Z; fajrostreka kuglo.
kuglego. Granda ronda kuglo, per kiu oni iam ŝargis la kanonojn.
kugletaĵo. Malgrandaj rondaj kugloj, uzataj en la ĉaso de grandaj bestoj.
kuglingo. Parto de kartoĉo, konsistanta el cilindra metala ujeto, kiu entenas pulvon k en kiu alĝustiĝas la kuglo. ☞ prajmo.
spurkuglo. Fajrostreka kuglo.