PIV 2026 · Artikolo 12655

prajmo

Litero P

prajmo ARME ujeto, kiu entenas eksplodeman substancon, kaj per kiu oni eksplodigas la pulvon de kartoĉo.
prajmi tr provizi ion per prajmo: (figurasence) Auld fariĝis ikono de la movado. Li mem nek prajmis iniciatis nek nutris tiun disvolviĝon GNe
malprajmi tr forigi prajmon de io: (figurasence) la malabundeco de produktaĵoj kaj la duobliĝantaj prezoj pretigas bombon, kiun ankaŭ Egiptio klopodas malprajmi FFn