PIV · 7521
★kartoĉ/o
★kartoĉ/o
1 Municio de ĉasaj aŭ militaj pafarmiloj, konsistanta el cilindra ujeto, kartona aŭ metala, kun pafaĵo (plumberoj, kuglo ks) k eksplodaĵo: blanka kartoĉo (ekzerca kartoĉo, sen pafaĵo.). ☞ pulvujo, prajmo. ➞ kartoĉrubando, kartoĉŝargilo, kartoĉzono.
2 Ujeto, entenanta produktaĵon k enmetota en la koncernan aparaton: inka kartoĉo por fontoplumo; kartoĉo por fandogardilo; 📷 kartoĉo por fotografilo (volvaĵo el filmo, ŝirmita kontraŭ lumo per opaka ujo).
3 ♠ Ujeto kun kromaj programoj, enmetebla en aparatojn kiel sintezilon (por pliaj son-repertuaroj), ludkonzolon (por pliaj ludoj) ks.
kartoĉego. Kunmetaĵo de obusingo k de obuso, uzata por rapidpafaj kanonoj.
kartoĉujo. Leda ujo, por teni kartoĉojn, kutime kroĉita ĉe zono.