← Reen al K

PIV · 8582

★krad/o

krad/o.
I - Aro de stangoj, interspace kunigitaj per transversaj samspecaj stangoj, servanta kiel forta barilo: la kradoj de parko, domo, fenestro, monaĥejo, malliberejo; kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago Z; la granda krado, tra kies maldikaj latoj oni povis rigardi malsupren Z; la bela Sara modeste retiriĝis de la krado Z; la orita fera krado ĉirkaŭ la podio Z; li staras […] rigardante tra la fenestro, sin montrante ĉe la krado X. balustrado, ĵaluzio, latiso.
II - Nomo de diversaj objektoj, kun simila formo:
🍴 Aparato, konsistanta el paralelaj ferstangetoj, sur kiujn oni metas viandon aŭ fiŝon, por ĝin ekrosti per vigla fajro. Sin. rostokrado, kradrostilo. trapikilo.
Tiu parto de fajrujo, sur kiu oni bruligas la karbon. Sin. fajrokrado.
Elektrodo, metita inter la anodo k la katodo de elektrontubo: ekrana (Sin. ŝirma), haltiga, reguliga (Sin. rega) krado.
Metala skeleto, kies kavoj entenas la efikantan materialon de akumulatora plato.
Regula aranĝo de atomoj, konsistanta el elementa ĉelo multfoje ripetita: metala, kristala krado.
La diskreta subgrupo, generita de bazo en vektora spaco.
III - (f) Io similanta kradon: krado de ĉifrado, de krucvortoj; inter la krado de ŝiaj okulharoj filtriĝis nigra rigardo.
krada
Rilata al krado: krada energio, krada konstanto.
Provizita per krado: tra la krada aperturo de la pordego Z.
kradi (tr) Provizi per krado: kradi fenestron Z; kradita vizito-ĉambro; (f) mikskolore kradita ŝtofo Z.
kradaĵo. Kunplektaĵo de dratoj, ofte kun ligna aŭ fera kadro: kameno ĉirkaŭita de arte aranĝita kradaĵo Z.
ĉirkaŭkradi. Ĉirkaŭigi per krado: ĉirkaŭkradita estrado Z.
dekradi. Apartigi per krado.
fajrokrado. Krado II, 2.
kuirkrado. Krado II, 1.
rostokrado. Krado II 1.
paŝkrado. Ligna krado, servanta kiel planko aŭ irejo super malseka grundo.
vaporkrado. Vaporkuirilo.