← Reen al Ŝ

PIV · 15155

★ŝirm/i

ŝirm/i (tr)
Evitigi materian difekton, intermetiĝante inter tiu difektokaŭzo k la koncerna persono aŭ objekto: la ombrelo ŝirmis nin de la pluvo B; remparo ŝirmas la soldatojn de la kugloj B; li stariĝis antaŭ ŝi, por ŝin defendi k ŝirmi Z; la kitino ŝirmas la insektojn kontraŭ multaj insekticidoj; magneta plato, ŝirmanta aparaton kontraŭ la influo de apuda magneta kampo; unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj de la dio de amo Z; urbo, ŝirmita de marĉoj kontraŭ ĉiuj atakoj; (f) ne traktatoj, sed armeoj ŝirmas la limojn B. kovri, tegi, ŝildo.
Evitigi materian difekton, intermetante ion inter tiu difektokaŭzo k la koncerna persono aŭ objekto: por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis grandan ĉapelon Z; ŝirmu vin sub mia ombro X; ĝis nun oni ĉiam ankoraŭ havis la eblon ŝirmi kontraŭ la sablo la tombojn Z; ŝirmi siajn okulojn kontraŭ tro akra lumo; oni en fruktoĝardenoj faras fajrojn, por ŝirmi kontraŭ noktofrosto en la tempo de florado; ŝirmi junajn plantojn per pajlaĵo, per ŝprucado.
(f) Gardi, protekti: ŝi vojaĝis nokte, por ŝirmi sin de la scivolo de la loĝantoj B; tiu longa pripenso ne ĉiam ŝirmis min de eraro Z. Rim. Post pasiva formo de ŝirmi, la prepozicio de, montranta la ŝirmanton, ne povas esti uzata por montri la difekton aŭ danĝeron: oni tiam zorgu uzi kontraŭ: la infano estis ŝirmita de la patro kontraŭ la pluvo.
Malfortigi la efikon de io: elektronoj proksimaj al la kerno ŝirmas ties pozitivan ŝargon; la efektiva ŝargo de jonoj en solvaĵo estas malpli granda ol ĝia vera ŝargo pro ŝirmado.
ŝirmo
Efiko de io, kio ŝirmas: sub la ŝirmo de la domo kreskas rozoj B.
Ŝirmejo: peco de poto, kiu prezentis ŝirmon Z (al la skarabo); la piedirantoj ekrapidis, por veni sub tegmenton k ŝirmon Z; ĉiam li donis rifuĝejon k ŝirmon al la malriĉuloj B; mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio X.
ŝirma. Tia, ke ĝi ŝirmas: ŝirma plato, ekrano; la palmo etendis sian ŝirman foliaron tre alte Z; la kverko etendis siajn branĉojn ŝirme super la junkoj.
ŝirmado
Agado de tiu, kiu ŝirmas: la ŝirmado de la fruktoj kontraŭ la insektoj estas grava parto de la pomologio; certigi la ŝirmadon de la studentoj kontraŭ la tuberkulozo per regulaj kontrol-esploroj; kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo X.
Aranĝo por malebligi, ke iu cirkvito influu apudan cirkviton k/aŭ estu influata de ĝi.
ŝirmejo. Loko, kie oni estas ŝirmita: trovi ŝirmejon sub tilio; milita ŝirmejo kun maŝinpafiloj; termometra ŝirmejo (blanka lignokesto kun kvar ĵaluziaj flankoj).
ŝirmilo. Ĉia objekto, kiu ŝirmas: ŝirmilo kontraŭ elektra agado; (f) en E. ni vidas la plej bonan ŝirmilon, por gardi la naciajn lingvojn de konstanta difektiĝado Z.
ŝirmita. Estanta sub ies ŝirmo: sur tiu flanko de la arbaro, kiu estis ŝirmita kontraŭ la vento Z; ŝi pendigis la liton sub granda folio, tiel ke ŝi estis ŝirmita kontraŭ pluvo Z; la pomarboj kaŝiĝas en ŝirmitaj lokoj Z; tie la kampa muso loĝis, ŝirmite k komforte Z; mi devas stari ĉi tie ŝirmite ĝis la printempo Z.
malŝirmi. Depreni la ŝirmon for de iu aŭ io: mallevante la brakon, li malŝirmis sin kontraŭ la pugno de la kontraŭulo.
neŝirmita. Tia, ke ĝi estas sen ŝirmo: la nombro de ĉiuj urboj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaŭ de la neŝirmitaj vilaĝoj X; neŝirmita plantejo.
fajroŝirmilo Z. Ekrano, uzata por eviti ŝprucon de fajreroj.
falŝirmilo. Paraŝuto.
fulmoŝirmilo. Fulmosuĉilo.
kolŝirmilo
Ortangula peco el ŝtofo, blanka aŭ blua, kiun portas ĉe la kolo kristanaj pastroj, advokatoj aŭ juĝistoj en uniformo ks.
Ŝtala lunarka plato, kiun oficiroj iam portis ĉe la kolo.
kotŝirmilo 🚐
Kurba metalstrio, metita super la radoj de biciklo, motorciklo ks, por eviti la ŝprucadon de koto.
Ĉiu el la kvar aloj de aŭto, samcele aranĝitaj.
lampŝirmilo Z. Speco de papera, kartona, plasta aŭ metala reflektoro, kiu ŝirmas kontraŭ la lumradioj en difinita direkto.
manŝirmilo. Tiu speco de kloŝo, kiu ŝirmas la manon de tenanto de sabro ks.
manikŝirmilo. Speco de ŝtofa cilindro, kiun lernantoj, oficistoj ks ŝovas sur siaj manikoj por ilin ŝirmi de eluziĝo.
okulŝirmilo
Kartona aŭ plasta peco, en formo de lunarko, kiun oni almetas ĉe la frunto, por ŝirmi la okulojn kontraŭ tro forta suno, lumo ks.
Ĉiu el la du pecoj, almetitaj al la okuloj de ĉevalo, por ke tiu ne estu timigita de apudvenantoj.
rokŝirmejo Π Prahistoria homa loĝloko sub korbelroko.
sonŝirmilo Rigida ekrano, instalita sur laŭtparolilo, por malpliigi la sonondajn interferojn.
ventŝirmilo
🚐 Plato el vitro, fiksita ĉe la antaŭo de veturilo, por ŝirmi la aŭtiston aŭ pasaĝerojn kontraŭ la blovo de la aero.
Ekranego.