← Reen al K

PIV 2020 · 8382

★kontraŭ

kontraŭ.
I - Prep. montranta:
Lokon, kiu estas antaŭ iu persono aŭ objekto, sed apartigita disde ĝi per libera interspaco: la urbodomo staras kontraŭ la katedralo; la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua; li distranĉis ilin laŭ la mezo k metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia X; du vilaĝoj kuŝas sur la du bordoj, unu kontraŭ la alia Z; la domo kontraŭ ni Z; pendigu lin kontraŭ la suno X; buŝo kontraŭ buŝo mi parolas kun li X; okulo kontraŭ okulo X; vizaĝo kontraŭ vizaĝo Z; aranĝis sin la Izraelidoj k la Filiŝtoj fronton kontraŭ fronto X.
Objekton, kiu malhelpas pluigon de movo: la muro, kontraŭ kiun ili flugis Z (haltigis ilin); la salmo saltos kontraŭ la falantan akvon k frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri Z; por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo Z (por malebligi eniron).
Objekton, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas: ne karesu la katon kontraŭ la haroj Z; naĝi kontraŭ la fluo; palaco, kies muroj brilis […] kiel folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno Z; (f) agi kontraŭ mia konscienco Z, kontraŭ la kutimoj; kontraŭ sia volo Z; kontraŭ ĉia atendo Z; paroli kontraŭ sia penso.
Objekton, por kiu oni interŝanĝas ion: Damasko donis komerce al Tiro grenon kontraŭ armiloj; du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj Z; kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj; la ĉifonojn […] mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj Z.
Personon aŭ objekton, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas Z; multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro X; tiuj popoloj vivas sub regado, kontraŭ kiu ili preferus la Turkan; ŝi pensis, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco k superpezos ĝin Z. anstataŭ, por.
Personon aŭ objekton, al kiu estas direktata ago aŭ sento: ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo Z; frapi sin kontraŭ muron Z; levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon Z; ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn Z; (f) vi estas tro bona kontraŭ mi; agi fiere kontraŭ iu; ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ li Z; kontraŭ neniu oni devas esti maljusta; esti favore agordita kontraŭ iu; kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li Z; se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos k ne estos aŭskultata Z; malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo X.
Personon, al kiu estas direktata malamika, malfavora ago: li savis Danielon kontraŭ leonoj X; kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta Z; ŝi levas la bastonon kontraŭ lin Z; du kontraŭ unu Z; Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton k mortigis lin X; iri milite kontraŭ iun X; ekmarŝi, batali, pafi kontraŭ iun Z; ili grandanombre estis kontraŭ mi X; la komitato nenion havas kontraŭ Svisujo Z; tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni Z; mi ricevis nenian plendon kontraŭ li Z; konspiri Z, fari juĝan proceson Z, murmuri X, indigni X, malbondiri X, boji Z kontraŭ iu.
Objekton aŭ aferon, al kiu estas direktata malhelpa, defenda, ŝirmanta ago: kuracilo kontraŭ febro; panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato Z; kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas Z; dubo gardas kontraŭ risko Z; kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko Z; motivoj parolantaj kontraŭ la enkonduko de […] Z; kontraŭ la fakto, ke vi ĉerpis el mia Ekzercaro, mi absolute nenion havas Z; (garantii) al E. plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj Z; garantio Z, asekuro kontraŭ io; diskuti la «por» k la «kontraŭ»; voĉdoni por aŭ kontraŭ Z; eĉ negranda nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa Z. Rim. Ĉar kontraŭ per si mem ne montras direkton, oni povas uzi post ĝi la akuz-on, «kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj» Z, k akcenti la ideon de movo. tra, Rim. 1.
II - Pref. kun la sencoj 1, 3, 7 k 8 de la prep.: kontraŭflanke, kontraŭvizaĝe, kontraŭleĝa Z, kontraŭnature Z, kontraŭverma Z, kontraŭdiri Z, kontraŭparola Z, kontraŭagi Z, kontraŭstari Z, kontraŭvole Z ktp. anti/.
III - Memstara morfemo:
kontraŭa. Tia, ke ĝi estas kontraŭ iu aŭ io: se blovis ia vento, ĝi havis kontraŭan direkton Z; Li venigis de la kontraŭa flanko venton X; rekte kontraŭa rezultato Z; la plej kontraŭaj postuloj Z; aferoj, kiuj estas kontraŭaj al la honoro Z; la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo Z; kontraŭa antaŭsigno, signumo.
kontraŭe
Antaŭe, sed aparte de io aŭ iu: (estis marĉejo k) rekte kontraŭe troviĝas ĝardenoj Z; la kontraŭe troviĝanta domo Z; la najbaro de kontraŭe Z. fronte, vidalvide.
En inversa pozicio, direkto: la vento blovis kontraŭe; (f) kontraŭe al viaj leĝoj X; agi kontraŭe al ĉia konveneco. spite.
Tute alie, kompense; eĉ plie: beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela Z.
kontraŭi (tr aŭ al) Esti kontraŭa: kontraŭi al proponoj; kontraŭi opinion.
kontraŭaĵo. Io, kio kontraŭas: la prefikso «mal» signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo Z; kiom da kontraŭaĵoj k ĉagrenoj povus esti evitataj, se nur oni volas pace akordiĝi!.
kontraŭeco. Eco de io kontraŭa: akra k profunda kontraŭeco inter du sistemoj, du gvidantoj.
kontraŭiĝi. Iĝi kontraŭa, malhelpi: ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! Z.
kontraŭulo. Homo, kiu kontraŭbatalas ion, kiu apartenas al kontraŭa partio: atakadi siajn kontraŭulojn Z; ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo X; konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto N; kial la kontraŭuloj de «h» tiel atakas la malfeliĉajn «gh» kaj «jh»? Z.