PIV · 16716
★vol/i
★vol/i (tr)
1 (abs) Pli-malpli energie uzi la mensajn fortojn, per kiuj efektiviĝas la agoj: voli aŭ ne voli neniu malpermesas Z; mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la forton realigi; kiu volas, tiu povas B; prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas Z; li ne diris: «se Dio volos!» Z; volu, kion vi volas; volanta kruro ne laciĝas de kuro Z.
2 Koncentri sian atenton al la ideo de ia ago, por ke ĝi efektiviĝu: kion oni volas, tion oni povas Z; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, k ne volas venigi ĝin al sia buŝo Z; li ne volis eĉ respondi al mi; ĝi ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci Z; kial vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino? X; mi volas diri al vi la veron Z; kiam mi volas esprimi direkton, mi […] Z; trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti Z; volu ludi ion sur tiu ĉi fluto Z; Dio volu, ke ni nin en ĝojo revidu! Z; mi volas, ke vi tien iru Z. ☞ celi, decidi, deziri, intenci, ordoni.
3 Voli iri: mi volas en militon Z; ŝi volis en kaleŝon Z; ne volas kokin’ al festeno, sed oni ĝin trenas perforte Z; la hundeto leviĝas k volas ankaŭ sur la balancilon Z; vi volas malsupren, al via (mortinta) knabo Z.
4 Voli akiri, ricevi: volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas Z; mi ne volas baton, mi ne volas kompaton Z.
volo
1 Kapablo voli: ĉu la homo posedas liberan volon?; kie estas volo, tie estas vojo Z; de la volo la ordono pli efikas ol bastono Z; volo k deziro leĝojn ne konas Z; energia, malforta volo; ŝi havis firman volon Z; mi demandis min, kia streĉo de la volo levis lin B; malgraŭ mia plej bona volo, mi ne povas esti tute akurata Z; la volo konvinki estis plene legebla sur lia vizaĝo.
2 Tio, kion oni precize volas: kiom da koroj, tiom da voloj Z; konformiĝi al ies volo; rompi la kontrakton kontraŭ la volo de Hachette Z; ĉar tia estas mia volo!; instruu al mi plenumi vian volon X.
vole. Kun volo: li skribis tion vole, sen trudiĝo.
vole nevole. Ĉu oni volas aŭ ne volas; devigite (volu-ne-volu Z): tio vole nevole devigus lin esti hipokritulo Z; vole nevole li devas cedi B.
volado Φ Ago, per kiu la volo decidiĝas al ia ago.
voleto. Ne plenumita, pasema volo: li havis nur voletojn ĉesigi la fumadon.
kontraŭvola, malgraŭvola, pretervola. Okazonta malgraŭ ies volo; trudita: edziĝo kontraŭvola; neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola Z; ili ĉiam protestis la kontraŭvolan alklimatiĝon B; la Moliera «La malgraŭvola kuracisto»; ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole Z; la larmoj pretervole fluis ĉe li sur la vangoj Z; se iu pentristo ĝin vidis, li pretervole kaptis la penikon, por ĝin pentri Z.
laŭvola. Tia, ke oni povas tion fari aŭ ne, laŭ sia volo: laŭvola kurso; laŭvola elekto inter du ekskursoj; oni povas ricevi kafon aŭ teon laŭvole; lang’ estas mola k laŭvole petola Z.
malvoli. Havi malinklinon fari; senti emon ne fari: ne malvolu puni knabon X (por lin eduki); ĉu povas nobla kor’ malvolon havi por bono, kiun nobla hom’ proponas? Z.
memvola. Plenumata aŭ okazanta laŭ ies propra volo: li foriris por memvola ekzilo; tio estis memvola ofero; tiuj okcidenteŭropaj landoj, en kiuj la loĝantoj memvole uzas ĉiuj la saman lingvon Z; mi memvole pasigis parton de mia vivo en grandaj suferoj k oferoj Z; soldato-memvolulo. ☞ spontanea, volonte.
nevola. Farita sen ago de la propra volo; neintenca: nevola movo (➞ reflekso); li ofendis ŝin tute nevole.
plivoli. Preferi: la plimulto plivolas unu komitaton ol multajn Z; plivole ol teon, mi dezirus brandon.
senvola. Ne havanta propran volon, decidemon: li suferas je konstanta senvoleco.
bonvoli. Esti tiel bona, ke oni afable konsentas: eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la honoran komitaton Z; post tri monatoj la Prezidanto bonvolos kalkuli la ricevitajn respondojn Z; princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi? Z; tio estis sufiĉa por tiu fiera virino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon Z.
bonvola. Plena de bona intenco, de afableco: la urbo Bulonjo-sur-Maro en kiu ni trovis tiel bonvolan gastamon Z; la teksto, kiun vi bonvole sendis al mi Z.
libervola. Aganta aŭ okazanta sen ia ekstera truddevigo: tio ĉi estas mia libervola deziro Z.
malbonvola. Aganta aŭ okazanta malafable, kontraŭ inklino aŭ volo: malbonvola akcepto de ĝenulo.
propravola. Farita aŭ okazanta el la propra volo, sen aliula influo aŭ postulo: juĝo propravola ne estas malmola Z; ĉu tio ĉi estis via propravola deziro? propravola vizito? Z; mi faris propravolan interkonsenton Z; se Hachette propravole liberigus min de la kontrakto Z; mi foriĝis de ĉi tie mem k propravole Z; Francisko, la enviata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio Z.
scivoli. Tre deziri scii: mi scivolas, kiu li estas.
scivolo. Deziro scii.
scivola. Tre ema scii: ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de M. Z; ili estis forte scivolaj Z.
scivole. En scivola maniero: longa nazo, kiu scivole moviĝadis tien k reen Z; ŝi rigardis Martan atente k scivole Z.
scivolemo. Konstanta emo scii.
scivolema. Konstante inklina al scio.
scivoleco. Deziro sciiĝi: veki per anoncoj la scivolecon de la publiko Z; la scivolecon pri la estintaĵo vi venkos, kiel povos Z; tion mi faras pro scivoleco Z; homoj kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro Z; sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien Z.