PIV · 8308
★konsci/i
★konsci/i (tr aŭ pri)
1 Havi senperan scion pri siaj psikaj fenomenoj, pri la okazaĵoj de sia propra pensado aŭ sensado: estas longe diskutata demando, ĉu la bestoj konscias; kiam la du pingloj estas sufiĉe proksimaj unu de la alia, la paciento konscias nur unu pikon; la malsanulo plu ne konscias; konscii sian korpon Z; per mano facila k samtempe konscianta sian fortecon Z; sian «mi» li tute ne konsciadis Z.
2 Havi klaran scion k takson pri siaj agoj, siaj travivaĵoj: ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn? Z; li konsciis sian senkulpecon Z; ŝi mem tion ne konsciis Z; ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago Z; konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio […], (ni) grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo E. Z.
konscio
1 Senpera scio, kiun la menso havas pri siaj statoj: kiam oni svenas, oni perdas la konscion B; la reĝido denove ricevis la konscion k ridetis Z; antaŭ li fariĝis nokto, lia konscio malaperis Z.
2 Klara intelekta kompreno, taksado pri siaj agoj aŭ travivaĵoj: havi konscion pri la malfacileco de sia vivo Z; oni havas la konscion de sia merito! Z; (ŝi) kliniĝis humile kun la konscio de sia propra senkapableco Z.
konscia. Karakterizata de konscio:
1 konscia movo;
2 konscia modesteco.
konscie. En konscia maniero: la (proponataj reformoj) estos ne blinde, sed konscie akceptataj Z; neniun mi iam konscie trompis Z; ĉiu prudentulo agas konscie X.
konsciigi. Fari, ke iu konsciu: konsciigi al iu ties kulpon.
ekkonscii. Subite konscii: ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj […] Z.
memkonscio. Intensa formo anst. konscio:
1 per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion Z;
2 la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento k memkonscio Z.
memkonscia. Havanta konscion pri siaj kvalitoj k mankoj: ne, respondis Ben, kun memkonscia modesteco Z.
nekonscio Ψ En freŭdismo, parto de la homa psiko konsistanta el infanaĝaj aŭ eĉ praavaj instinktoj, fremdaj al ĉia morala leĝo aŭ socia konveneco, kiuj estas repuŝataj de la cenzuro k tamen potence influas la individuon: la sonĝoj estas unu el la rimedoj, per kiuj oni povas esplori la nekonscion.
rekonsciiĝi. Reakiri la konscion: rekonsciiĝu, frato, k rekonu (min) Z; kiam ŝi rekonsciiĝis Z.
senkonscia
1 Ne havanta regadon de siaj sensoj: en la tria tago li fariĝis senkonscia Z; simila al persono baldaŭ svenonta, ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi Z; senkonscia frenezulo; por ke ili dormu tute senkonscie Z.
2 Ne klare sciata, taksata de la menso: senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj Z; senkonscia dezirego Z; por peko senkonscia puno nenia Z; senkonscie vi agis – konscie vi pagos Z; E-istoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie Z.
senkonscieco. Eco de io, iu senkonscia:
1 helpu al mi min levi: ĝi estis nur atako de senkonscieco Z;
2 la rigardo vekis Saran el ŝia senkonscieco Z.
senkonsciiĝi. Perdi la konscion 1.
subkonscio Ψ En la ordinara psikologio, la suba tavolo de la konscio, konsistanta el forgesitaj perceptaĵoj kunigitaj kun sentaj k volaj elementoj, kiuj iel influas la pli suprajn konscitavolojn.
klaskonscio. Persona aŭ kolektiva sento pri la socia klaso, al kiu oni apartenas.