← Reen al K

PIV · 8309

★konscienc/o

konscienc/o. Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono k malbono, pri la morala devo: pli bona pura konscienco ol malpura potenco Z; la konscienco lin ne turmentas Z; lia kulpo peze kuŝis sur lia konscienco Z; ilin juĝu ilia propra konscienco! Z; mi ne povas kun pura konscienco lasi sub ĝi mian nomon Z; kun plej senhonta konscienco oni rakontas, ke […} Z; kovri la buŝon (silentigi la riproĉojn) de sia konscienco Z; konscienco trankvila estas bona dormilo Z; konsciencodubo, konsciencoriproĉo.
konscienca. Obeanta al sia devo, akurate zorgega: konscienca laboristo, observanto Z; fari konscience sian taskon.
konscienceco. Eco de tiu, kiu agas konforme al sia konscienco: konscienceco k precizeco en plenumado de ordonoj; kun tre zorga konscienceco Z.
senkonscienca. Havanta nenian konsciencon: senkonscienca ŝtelisto.