← Reen al E

PIV 2020 · 3550

ego/o

ego/o
Centro de individuo konscia pri si mem.
Ψ Tiu parto de la personeco, kiu juĝas, decidas, informojn akiras k klasas, sentas sin respondeca pri la konduto, prizorgas la adapton al la ekstera mondo k konsentas aŭ malkonsentas al la emoj: memoro, rezonado k volo estas funkcioj de la egoo.
egoism1o. Ekskluziva memamo, kiu igas nin serĉi en la vivo nian propran plezuron aŭ profiton: egoismaj pensoj, celoj, agoj; obeante la voĉon de la indiferenta egoismo Z; se la homeco ne superas en ili la grupan egoismon Z. altruismo.
egoist1o. Persono, kiu amas nur sin mem, zorgas nur pri si: estas komprenebla afero, ke egoisto mokas humanecon.
egocentra. Rilatiganta ĉion al sia egoo.