PIV · 10297
★mi
② ★mi
1 Pron. uzata de iu, parolanta pri si: mi amas min mem Z.
2 La sama, uzata subst-e k signanta ies memon: la animo ekrigardis la kuŝejon, kie kuŝis la polvoformitaĵo, fremda kopio de ĝia mi Z; la rilato de mia mi al la universo k al la eterneco Z; la sensignifa «mi» de la persono, admirante sian propran grandecon Z. Sin. mio.
★mia. Rilata aŭ apartenanta al mi: kio mia, tio bona Z; via pano estas malpli freŝa, ol mia Z; nun adiaŭ, mia kara! Z; ne mia estas la ĉevalo Z; (f) mia, min k mi en mondo reĝas ĉiam tri Z (pri egoismo).
miaĵo. Tio, kio apartenas al mi aŭ koncernas min: mi faris la miaĵon, la rabado estas via afero! Z.